Raja Ravi Varma (29-a de aprilo 1848 – 2-a de oktobro 1906) estis fama barata pentristo kaj artisto.
Li estas konsiderata inter la plej grandaj pentristoj en la historio de la barata arto. Liaj verkoj estas kelkaj el la plej bonaj ekzemploj de la fuzio de eŭropa akademia arto kun pure barata sentemo kaj ikonaro. Aldone, li estis elstara pro la faro de litografioj de siaj pentraĵoj disponeblaj al la publiko, kiu ege plibonigis siajn atingojn kaj influon kiel pentristo kaj kiel publika figuro. Liaj litografioj pliigis la eniron de la normaluloj en la fajnaj artoj kaj difinis artajn gustojn inter normaluloj. Krome, liaj religiaj priskriboj de hinduismaj diaĵoj kaj verkoj el barata eposa poezio kaj el Puranoj ricevis profundajn laŭdojn. Li estis parto de la reĝa familio de tiama Parapanado, Malapurama distrikto.
Raja Ravi Varma | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1848 en Kilimanoor |
Morto | 2-an de oktobro 1906 (58-jaraĝa) en Attingal |
Lingvoj | malajala • angla |
Ŝtataneco | Kingdom of Thiruvithamkoor |
Alma mater | University College Thiruvananthapuram |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | C. Raja Raja Varma |
Edz(in)o | – |
Infano | Rama Varma |
Okupo | |
Okupo | pentristo • kreinto |
Verkoj | Shakuntala |
Raja Ravi Varma estis tre rilata al la reĝa familio de Travankore en la nuntempa Kerala ŝtato en Barato. Poste en sia vivo, du el liaj nepinoj estis adoptitaj en tiu reĝa familio, kaj iliaj posteuloj estas la totalo de la nuntempa reĝa familio de Travankore, inklude la lastajn tri Maharaĝojn (Balarama Varma la 3-a, Marthanda Varma la 3-a kaj Rama Varma la 7-a).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Raja Ravi Varma, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.