Sarasvatio (en Sanskrito सरस्वती, transkribo Sarasvatī), estas la Devi de kono, muziko, arto kaj scienco en Hinduismo.
Ŝi estas partnero de Brahmao, ankaŭ adorata kiel ŝia Ŝakti. Ŝia figuro estas populara ankaŭ en la Ĝajnismo de okcidenta kaj centra Barato.
Sarasvatio | |
---|---|
riverdio • hindua diino • Tridevi | |
Informoj | |
Originala nomo | सरस्वती |
Eble sama | Benzaiten • Gayatri |
Sekso | ina |
Edzo/Edzino | Brahmao |
En Konkana ŝi estas Sarasvati, Ŝarada, Veenapani, Pustaka dharini, Vidjadajini.
In Kanara, ŝi estas Ŝarade, Ŝaradamba, Vani, Veenapani en la fama templo Ŝringeri.
En Tamila, ŝi estas konata ankaŭ kiel kalaimagal (கலைமகள்), Kalaivaani (கலைவாணி), Vaani (வாணி). Ŝi estas konata ankaŭ kiel ŝaradha, Veena pustaka dharani, vaakdevi, varadhanajagi kaj per multaj aliaj nomoj.
La nomo Sarasvatī devenas el saras (signife "fluo") kaj vatī (signife "ŝi kiu estas ..."), tio estas, "ŝi kiu estas fluinta". Tiele, Sarasvati estas simbolo de kono; ties fluo (aŭ kresko) estas kiel rivero, kaj kono estas supreme alolloga, kiel bela virino. Ŝi estas bildita kiel bela diino kun kvar brakoj, vestante per senpunkta blanka sario kaj side sur blanka lotuso. Ŝi estas konata ankaŭ kiel Ŝarada, Vani kaj Vagdevi (ĉio signife "parolo").
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sarasvatio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.