Radioastronomio

Radioastronomio estas fako de astronomio, kiu temas pri la observo de kosmo en la kampo de la radioondoj per radioteleskopoj.

Estas nova scienco, kiu aperis en la 1930-aj jaroj.

Radioastronomio
Very Large Array, radio-interferometro en Nov-Meksiko, Usono

Historio

La ideo pri kosmaj radioondoj naskiĝis en la 1860-aj jaroj, kiam la ekvacioj de Maxwell elmontris, ke elektromagnetaj ondoj povas esti elsendataj de kosmaj objektoj. Pluraj sciencistoj, inter kiuj Nikola Tesla, Oliver Lodge kaj Max Planck, prognozis, ke Suno devus elsendi radioondojn. Lodge provis observi sunajn elsendojn, sed tiam mankis sufiĉe sensivaj riceviloj.

La 5-an de majo 1933, la inĝeniero pri radio Karl Guthe Jansky publikigis sian malkovron de radioondoj emisiataj nek de tera fonto nek de Suno, sed de steloj. Pli malfrue li montris, ke la pli intensaj radioondoj venas de la centro de la Lakta vojo. Estas la unua kosma radiosignalo kaptita sur Tero.

En 1937, Grote Reber konstruis radioteleskopon kaj esploris la ĉielon kiel amatoro.

Post la Dua Mondmilito, oni reuzis armeajn radarojn por novaj serĉoj.

La bildo montras tutan grupon de antenoj, angle very large array, en Esperanto tre granda aro. Ĉiuj antenoj ricevas el ekzakte sama direkto kaj iliaj ricevitaj signaloj estas adiciitaj. Aro de antenoj produktas üli fortan bildon ol unueca anteno. Ankaŭ oni povas multe pli bone distingigi najbarajn objektojn.


Referencoj

Literaturo

Ruse

  • Карцев Вл.. (1974) “Электромагнитные волны”, Максвелл, Жизнь замечательных людей 5 (ruse). Москва: Молодая гвардия.


Vidu ankaŭ

Tags:

Radioastronomio HistorioRadioastronomio ReferencojRadioastronomio LiteraturoRadioastronomio Vidu ankaŭRadioastronomio1930-aj jarojAstronomioKosmoRadioondoRadioteleskopo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

PugoPorsche 911EldomigoMonokinoAŭstralio1998Pu SonglingRembrandtVolapukoWilhelm Pieck1932FrancioBoris PistoriusParadokso de kokino kaj ovoOrtezoArkeologioEsperanto-muzikoLineara algebroWayback MachineAnthony Hendrik van der Boon MeschKristanismoRusioARDDilermando ReisHari Poter kaj la Ŝtono de la SaĝulojEŭropa Ligo de UEFAAmerikoWorldCatNord-KoreioIsabelle AdjaniI2PNational Basketball AssociationFragoSandakanMagyar NagylexikonCianogena kloridoMerkredo3-UndekinoErektiĝoThe TimesAttila Benedekmerkatiko14-a jarcentoListo da Esperanto-vortarojAcetatoUnua MondmilitoPugnokoitoVirtuala maŝinoPaŭlo MoĵajevoMierlăuHejma katoNudeco1-HeptilbenzenoYoussef HindiMediaVikioSârbi (Bihor)Vikimedia Komunejo4-UndekinoMinada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron)Moderna norma arabaBenjamin FranklinThe Tortured Poets DepartmentGoogleLatina lingvoAkademio de EsperantoJSovetunioApple TV+🡆 More