Quedlinburg - jen germane, esperantigite Kvedlinburgo - estas la administra centro de la distrikto Harco en Germanio.
Ĝi situas ĉe la rivereto Bode ĉe la norda rando de la mezalta montaro Harco en la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 23 313 loĝantojn.
Quedlinburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
urba komunumo de Germanio • Hansa urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 06484 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 23 313 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 194 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 11° 9′ O 51.79166666666711.14722222222251° 48′ N, 11° 9′ O [+] | ||||
Alto | 123 m [+] | ||||
Areo | 120,45 km² (12 045 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Quedlinburg [+] | |||||
Aparte vidindaj estas la malnova urbocentro kun 1200 trabfakaj konstruaĵoj el ses jarcentoj, la foirplaco kun la renesanca urbodomo kaj la Rolando, la kastelo, la romanika preĝejo Stiftskirche kun la katedrala trezoro, la romanika Wiperti-preĝejo kaj la Brühl-parko.
Quedlinburg estas laŭ areo la plej granda monumento de Germanio kaj pro tio ekde 1994 apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Dum pli ol okcent jaroj, grava loka institucio estis la abatinejo Quedlinburg, fondita en 936 sub la Liudolfidoj kaj malfondita en 1802 dum la sekularigo.
Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
Urbomuro kun urboturoj
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Quedlinburg, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.