Psycho estas usona horora filmo de 1998 produktorita kaj reĝisorita de Gus Van Sant por Universal Pictures en kiu stelulas Vince Vaughn, Julianne Moore, Viggo Mortensen, William H.
Macy">William H. Macy kaj Anne Heche en ĉefaj kaj helpaj roloj. Ĝi estas moderna refilmado de la samnoma filmo de 1960 reĝisorita de Alfred Hitchcock, en kiu trompistino alvenas al malnova motelo funkciigata de freneza murdisto nomita Norman Bates. Ambaŭ filmoj estas adaptitaj el samnoma verko Psycho de Robert Bloch de 1959.
Psycho | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Psycho |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1998, 7 jan. 1999, 11 sep. 1999 |
Ĝenro | horora filmo, mistera filmo, suspensa filmo, filmo bazita sur romano, samseksemeca filmo, klingomurdista filmo, trilero |
Kameraado | Christopher Doyle |
Reĝisoro(j) | Gus Van Sant |
Produktisto(j) | Brian Grazer • Gus Van Sant |
Scenaro | Joseph Stefano • Robert Bloch |
Filmita en | Kalifornio • Los-Anĝeleso • Arizono |
Loko de rakonto | Kalifornio |
Muziko de | Bernard Herrmann |
Rolantoj | Vince Vaughn • Julianne Moore • Viggo Mortensen • Anne Heche • William H. Macy • Philip Baker Hall • Robert Forster • Anne Haney • Chad Everett • James Remar • Flea • James LeGros • Ken Jenkins • Rance Howard • Rita Wilson • Gus Van Sant • Marjorie Lovett • Roy Brocksmith • Rose Marie |
Produktinta firmao | Imagine Entertainment |
IMDb | |
Kvankam tiu versio estas tutkolora, ĝi havas diferencan rolularon, kaj la agado okazas en 1998, ĝi estas pli proksima al refilmado de filmero post filmero pli ol aliaj refilmoj, ofte eĉ kopiante la kameramovojn kaj eldonadon de Hitchcock, kaj ankaŭ la scenaron de Joseph Stefano. Ankaŭ la muziko de Bernard Herrmann estis reuzita, kvankam la nova aranĝo fare de Danny Elfman kaj Steve Bartek, estis registrita en stereo. Kelkaj ŝanĝoj estis enkondukitaj por kongrui kun la progreso en teknologio faritaj ekde la originala filmo kaj por fari la enhavon pli klara. Murdosekvencoj estas intermetita kun surrealismaj sonĝobildojn. La filmo estis malsukcesa kaj kritike kaj ekonomie. Ĝi ricevis tri nomumojn al prmioje Oraj Framboj kaj ricevis ilin en la kategorioj al Plej Malbonkvalita Refilmado kaj al Plej Malbonkvalita Reĝisoro. Heche estis nomumita por la Plej Malbonkvalita Aktorino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Psycho (filmo de 1998), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.