En komputilaj retoj, prokurilo (aŭ prokura servilo, angle proxy server) estas speco de servilo kiu respondas al la petoj de siaj klientoj per petoj al aliaj serviloj.
Por HTTP peto-respondo, prokurilo plej kutime situas kaj agas jene:
Prokurilo tralasanta senŝanĝe ĉiujn petojn kaj respondojn estas nomata kluza prokurilo, prokura kluzo, aŭ simple kluzo. Oni diras la prokurilo "kluzas" la koncernan peton aŭ respondon kiam ĝi tralasas ĝin senŝanĝe. Ĝenerala prokurilo, jen kluzas la peton aŭ respondon, jen modifas la peton aŭ respondon.
Bilde estas kiel:
retumilo <--> prokurilo <--> prokurilo <--> retservilo
Pli ĝenerale:
kliento <--> prokura servilo <--> prokura servilo <--> enhava servilo
Ekzemplo:
poŝtelefono <--(XHTML MP)--> prokurilo (tradukanta la markolingvon) <--(HTML)--> retservilo
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Prokurilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.