.onion estas pseŭdodomajno de plej alta nivelo (tiel simila al .bitnet kaj .uucp, kiuj estas pli malnovaj) kiu indikas retadreson de kaŝita servo (hidden service) alireblan per la Tor-reto.
.onion | |
---|---|
Fondita en | 2004 |
Speco | Pseŭdodomajno de plej alta nivelo |
Statuso | Aktiva |
Administranto | Tor |
Oficiala destino | Difini kaŝitan servon alireblan per Tor. |
Reala uzado | Uzata de la uzantoj por servoj, kiuj alireblas nur per Tor-reto. |
Dokumentoj | Dokumento |
Reguloj pri disputoj | Ne disponeblaj |
Retpaĝaro | www.torproject.org |
Tiuj retadresoj ne estas veraj Interretaj adresoj, kaj la domajno .onion ne apartenas al la oficiala hierarkio de la DNS-sistemo, sed uzante taŭgan prokurilon, programoj kiel retumiloj povas aliri retadresojn .onion per sendi la peton per la Tor-reto. La celo de tiu sistemo estas malfaciligi la spureblecon de ambaŭ – la kliento kaj la servilo, unu rilate al la alia sed ankaŭ per peranta servilo aŭ iu alia uzanto de la reto.
La retadresoj de la pseŭdodomajno .onion estas serioj de karakteroj sen signifo, aŭtomate kreita el publika klavo dum la konfiguracio de kaŝita servo en la Tor-reto.
Por aliro al la retejoj necesas uzi retumilon uzantan Tor:
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo .onion en la franca Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article .onion, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.