Geedzoj: Persono, kiu geedziĝis

Geedzoj estas personoj laŭleĝe ligitaj por kunvivado kaj fondo de familio.

Viron en tia rilato oni nomas edzo kaj virinon en tia rilato oni nomas edzino. Malsamseksan paron oni nomas geedzoj (t.e. edzo kaj edzino), viran paron oni nomas edzoj kaj inan paron oni nomas edzinoj.

Geedzoj: Infanoj, Elektado, Mistraktado
Geedzoj dum la tago de geedziĝo, ĉirkaŭitaj de parencoj.

Tradicie en Esperanto ne ekzistas esprimo por ununombre kaj seksneŭtrale nomi personon en tia rilato. Estas uzataj la vortoj geedzo kaj spozo, sed kelkaj parolantoj konsideras la unuan el tiuj formoj kontraŭfundamenta kaj la duan (same kiel multajn aliajn proponitajn neologismojn) evitinda.

En la abrahamaj religioj (islamo, judismo, kristanismo) kaj aliaj tradiciaj kulturoj estas permesitaj nur ligoj inter viroj kaj virinoj. Sed nun en kelkaj regnoj tiaj ligoj estas oficiale agnoskataj ankaŭ inter personoj de ajnaj seksoj, inkluzive neduumulojn.

Infanoj

Kvankam en okcidentaj landoj geedzoj kelkfoje elektas ne havi infanojn, tia elekto ne estas akceptita en iuj partoj de la mondo. En kelkaj kulturoj kaj religioj, geedzeco postulas la devon havi infanojn. Ekzemple en norda Ganao la pago al la familio de la novedzo indikas, ke la virino devas naski infanojn, kaj virinoj kiuj uzas kontraŭkoncipon estas je risko je minacoj kaj devigoj.

Elektado

Estas multaj manieroj elekti personon, kiuj varias tra la mondo, ekzemple ama geedzeco, aranĝita geedzeco kaj devigita geedzeco. La lasta estas en iuj jurisdikcioj nuligebla. Devige geedzigi iun estas ankaŭ krimo en kelkaj landoj.

Mistraktado

Geedzoj estas sufiĉe ofte mistraktataj per anima aŭ korpa perforto, kun senbazaj kulpigoj je malfideleco, adulto, kaj tiel plu. Tiaj mistraktoj povas fine kaŭzi divorcon.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Tags:

Geedzoj InfanojGeedzoj ElektadoGeedzoj MistraktadoGeedzoj Vidu ankaŭGeedzoj ReferencojGeedzojFamilioGeedzeco

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

El-NinjoVeteroMierlăuZimbabvoMontohotelo GabelbachAttila BenedekBukakoJaroApriloFonua lingvoThe Tortured Poets DepartmentDrahanovice30-a de julio3-a de apriloLešany (distrikto Benešov)Serĉilo-optimumigoKladrubyStrekokodoBelorusioKrispoSpecloOșorheiInternacia Fonetika AlfabetoTorri di QuartesoloPanoCandelaria (Santa Cruz de Tenerife)Adolf HitlerVladimir Putin1-DekinoHimenoSvislandoKolombioPentristoDua MondmilitoArdenojKortego1900FrandzadoVikivortaroDiskoĵetadoPenamacorPornografioSpringePortugaloj1932Universala Kongreso de EsperantoKleopatro la 1-aKanadoTempoNudecoPilastroMojosaMina (Sauda Arabio)Esperanto-muzikoAldous HuxleyUsonoĈeĥio2-DekinoGaŭla lingvocallgirlBavarioVato (mezurunuo)LibreOfficeSankt Florian🡆 More