Poul Thorsen (naskiĝis la 7-an de januaro en 1915, mortis la 30-an de januaro 2006 en Kopenhago) estis dana esperantisto ekde 1931; instruisto, redaktoro, eldonisto, tradukinto kaj aŭtoro de poezio kaj prozo.
Lia verkaro estas forte influita de spertoj akiritaj dum vojaĝoj tra pli ol 70 landoj.
Poul Thorsen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1915 |
Morto | 30-an de januaro 2006 (91-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Danio |
Familio | |
Edz(in)o | Roma Thorsen |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Profesie instruisto. Li lernis Esperanton en 1931 kaj ekaktivis en la laborista Esperanto-movado. En 1937 li unuafoje partoprenis SAT-kongreson en Roterdamo, invitante tie al partopreno en la Kopenhaga kongreso en 1939, kiun li organizis kun Paul Neergaard.
En la 1950-aj jaroj li gajnis plurajn premiojn en la Belartaj Konkursoj. De 1954 ĝis 1962 li gvidis eldonejon „Koko“ kaj estis kunredaktoro de la altnivela kultura-literatura revuo Norda Prismo de 1957 ĝis 1974.
Liajn precipajn verkojn ofte karakterizas satira humuro. Liaj granda hobioj estis, kiel li mem diris, „ekscesa vojaĝemo“ - li vizitis pli ol 80 landojn - kaj fungoj, pri kiuj li longe estis ankaŭ fakdelegito de UEA. Membro de UEA li estis ekde 1947. En 1988 li doktoriĝis pri la temo „la evoluo de la dentologia faklingvo kaj ĝia evoluigo en Esperanto“. En 1989 UMEA asignis al li la Shinoda-premion.
Kun sia edzino Roma Thorsen starigis fondaĵon Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen en 1997, kiu jam helpis al kelkdeko da bibliotekoj pliriĉigi siajn kolektojn.
Lia libro PLUK aperis en hungara traduko de Tibor SZABADI en la jaro 1995. en HUNGARIO. La hungara titolo de la verko: SZILÁNKOK
Pri Rozoj kaj urtikoj : poemoj originalaj kaj tradukitaj
|
|
Nova retpaĝaro dediĉita al la vivo kaj verkaro de Poul Thorsen[rompita ligilo]
El libro SZILÁNKOK hungare:
Fragmentoj
INTELEM
Aszott öregek és ifjú aggok,/ Kerüljenek alantas hajlamok!/ Szenvedély nektek már nem kell,/ Sőt a könyvben a páros oldal sem.
El Esperanto hungarigis: SZABADI Tibor J.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Poul Thorsen, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.