Petrologio estas la scienca fako pri la strukturo kaj la ekesto de la rokaĵoj (petroj).
Ĝi estas unu el la tersciencoj.
Petrologio dividiĝas je priskriba parto, Petrografio, kaj Petrologio striktasenca, kiu esploras la ekeston (genezon) de la rokaĵoj kun iliaj geokemiaj kaj geofizikaj ekestokondiĉoj.
Petrografio donas nomojn al la rokaĵoj, priskribas ilian strukturon, ilian troviĝon en iom grandskala geologia ĉirkaŭo, kaj iliajn kemiajn/mineralogiajn ecojn. En la petrologio oni kombinas la metodojn de la geokemio (kemian analitikon) kun la metodoj de la Petrografio (Naturobservadoj kaj maldikŝlif-esploroj je ŝtonaĵpreparatoj). Krome oni provas ekkompreni la naturon per eksperimenta ripeto.
Petrologio distingas tri grupojn da rokaĵoj, laŭ ilia ekesto:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Petrologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.