La Palmofesto-procesio (germane: Palmsonntagsprozession) estas grandega romkatolika procesio en Heilbad Heiligenstadt, Germanio.
Ĉiujare venas miloj da homoj; pro sia transregiona graveco la procesio agnoskitis en 2016 fare de UNESKO "nemateria kulturheredaĵo". En la tradicie katolika regiono Eichsfeld ĝi estas la kulmino en la kuro de la eklezia jaro.
Ĉiun palmofeston videblas granda procesio da fideluloj irante tra la urbo Heiligenstadt. La origino estas verŝajne jam en la frua mezepoko. Dum Reformacio, kiam multaj heiligenstadt-anoj jam estis protestantaj, ĉiuj tiaj procesioj ĉesis. Verŝajne okazis je la komenco la procesio ne dum Palmofesto sed dum Granda vendredo. En 1734 ĝi transmetiĝis disde Granda vendredo al la dimanĉa Palmofesto. Kiam la jezuitoj sendiĝis fare de ĉefepiskopo Daniel Brendel von Homburg disde Homburg al Eichsfeld en la jaro 1575 por antaŭenigi la necesan kontraŭreformacion, ili reenkondukis malnovajn misteriajn teatraĵojn kaj procesiojn. En 1581 estis kunportitaj la unuan fojon iloj de la tormentado de Jesuo Kristo. Krome la jezuitoj faris scenajn procesiojn, dum kiuj pere de figuroj de super natura grandeco, tre konkrete bildiĝu la Pasiono. La nuntempe portataj statuoj estas la samaj kiel antaŭ 450 jaroj.
Miloj da kristanoj sekvas ĉiujare la procesion, pluse multaj flanke de la stratoj gapas kaj preĝas kaj kantas. En la jaro 1992 ĉeestis rekorda nombro da vizitantoj. Je la fino de la procesio estas beno per ero de la Sankta Kruco. Por ĉiu, kiu la unuan fojon partoprenas la procesion, temas pri tre impona travivaĵo spirituala. Ankaŭ la konata verkisto Theodor Storm, kiu laboris en Heiligenstadt inter 1856 kaj 1864 kiel juĝisto ĉe tribunalo de unua instanco, estis impresita per la procesio. Tio relegeblas en lia novelo Veronika. Sen troigo konstateblas ke la heiligenstadt-a procesio estas vivega atesto de viva katolika sento en Eichsfeld. Alia tre grava eichsfeld-a pilgrimadloko estis kaj estas sendube Klüschen Hagis.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Palmofestoprocesio en Heiligenstadt, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.