Otto MUEHL (16a de Junio 1925 – 26a de Majo 2013) estis aŭstria artisto, kiu estis konata kiel unu el la kunfondintoj same kiel la ĉefa partoprenanto de la Viena Agadismo kaj kiel fondinto de la Komunumo Friedrichshof.
Otto Muehl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de junio 1925 en Grodnau |
Morto | 26-an de majo 2013 (87-jaraĝa) en Moncarapacho |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • pentristo |
En 1943, Muehl devis servi en la Germana Wehrmacht. Tie li registriĝis por oficira trejnado. Li ascendis al la rango de leŭtenanto kaj en 1944 li partoprenis en infanteriaj bataloj dum la Ofensivo de Ardenoj.
Post la milito, li studis instruadon de la germana kaj Historion, kaj Pedagogion de Arto ĉe la Wiener Akademie der bildenden Künste.
En 1972 li fondis la Komunumon Friedrichshof, kiu estis rigardita de kelkaj kiel aŭtoritata sekto, kaj kiu ekzistis dum kelkaj jaroj antaŭ dekadenci en la 1990-aj jaroj. En 1991, Muehl estis akuzita pro seksa perforto al minoritatuloj kaj pro droguzo kaj kondamnita al 7 jaroj de prizono. Li estis liberigita en 1997, post plenumo de ses jarojn kaj duono, kaj formis malgrandan komunumon en Portugalio. Post sia liberigo, li publikigis siajn memorojn el la prizono (Aus dem Gefängnis).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Otto Muehl, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.