La orkidacoj, aŭ simple orĥideoj aŭ orkideoj (latine Orchidaceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj).
Tiu familio apartenas al la ordo asparagaloj (Asparagales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 900 genrojn kaj preskaŭ 28 000 speciojn,. Ĝia tipa genro estas orkido.
Orkidacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floroj de kvar specioj de orkidacoj: Phalaenopsis hieroglyphica (supre, maldekstre) Ophrys tenthredinifera (supre, dekstre) Paphiopedilum concolor (sube, maldekstre) Maxillaria tenuifolia (sube, dekstre). | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
orkido Orchis L. | ||||||||||||||
Subfamilioj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La okideoj estas plurjaraj epifitaj aŭ surtere kreskantaj herboj kun duseksaj, epiginaj kuriozaj floroj, kiuj havas du verticilojn da petaloj, el kiuj la petaloj de la interna verticilo diferencas laŭ formo (unu estas ofte malpli granda ol la aliaj). Tiu petalo estas lipforma aŭ ŝuforma, ofte spronhava.
Multaj specioj estas subvitre kulturataj.
En la Flaŭra Regiono Malesio troviĝas, ekzemple, multe da specioj de orkidacoj.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (5 maj. 2020),, jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Orkidacoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.