Organkomerco signifas en ĉiutaga parolo tiun kontraŭleĝan komercon kun homaj korpoorganoj de vivantaj personoj.
Ĝi celas organtransplantadon, ĉefe de renoj. Inter certaj kondiĉoj ekzistas ankaŭ komercado kun organoj de mortintoj, sed tio okazas plej ofte laŭleĝe, laŭ leĝoj, reguloj (komp. organbanko).
Male al la permesita organdonacado al parencoj aŭ proksimuloj, la kontraŭpreza donaco estas tute malpermesita en landoj de EU kaj en Usono, sed ekzistas similaj reguloj en la landoj de la tria mondo.
En la 1980-aj jaroj aperis manko je organoj, kiu instigis mafion, la nigran komercadon de la organoj. Oni atendas 3 jarojn nun en 2006 je nova reno en Eŭropo.
Ofte okazas, ke mizeruloj de la malriĉaj landoj vendas sian renon (unu el la du) kontraŭ - por ili - relative bona prezo. La ekstraprofiton enpoŝigas la perantoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Organkomerco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.