Nyugat

A Nyugat estis la plej grava hungara literatura revuo en la 20-a jarcento.

La revuo estis akceptema kaj inspirita de la tiamaj stiloj kaj filozofioj aktualaj en okcidenta Eŭropo, inkluzive naturalismon, simbolismon, impresionismon kaj ekspresionismon. Nyugat publikigis kaj poezion kaj prozoverkadon.

Nyugat
Nyugat
periodaĵo • literatura revuo
Komenco 1-a de januaro 1908 vd
Fino 1-a de aŭgusto 1941 vd
Lando(j) Hungario vd
Nyugat
Nyugat
vdr
Nyugat
Kovrilpaĝo de Nyugat de la unua eldono. kun la bildo de memormedalo skulptita de Ö. Fülöp Beck memore al Kelemen Mikes.

La vorto Nyugat signifas en la hungara okcidento, kaj fakte la celo de la revuo estis atingi instigi la hungarlingva literaturo atingi la nivelon de la okcident-Eŭropa literaturo, tiel traktante la epigonistajn konservativajn tendencojn de iuj el la aŭtoroj en la tiama duon-feŭda ŝtato. Kutime du numeroj aperis monate, sed foje unuiĝintaj numeroj ankaŭ estis publikigitaj. Sur la kovrilo de la revuo aperis memormedalo memore al Kelemen Mikes, mezepoka verkisto. Tiu memormedalo estas verko de la skulptisto Ö. Fülöp Beck.

La revuo ne havis unuecan mondkoncepton, sed ja havis "komunan malamikon". Li alfrontis grandegan opozicion de la konservativa flanko (tiuj kiuj vidis ĝin kiel nacian danĝeron), sed ĝiaj famaj reprezentantoj sukcesis protekti ĝin kaj eĉ postvivis kun ĝi la turbulajn tagojn de la unua mondmilito.

Ekde 2000 la ekzempleroj estas legeblaj en interreto.

Historio

Nyugat ne naskiĝis kiel fenomeno "el nenio". Fine de la 19-a jarcento Hungario jam havis tre riĉan kulturan vivon. La poezio de pluraj poetoj, inkluzive de kolekto de kantoj de Endre Ady "Novaj Kantoj" (1906) jam kaŭzis multan diskutadon. En 1908, en la urbo Nagyvárad, nuna Oradea, publikigis antologion kun la titolo "Morgaŭ". Ĉi tiuj jam anoncis la mesaĝojn kaj atingojn de Nyugat.

La fondintoj estis Hugo Ignotus, Ernő Osvát, Fenyő Miksa kaj Lajos Hatvany. La ĉefredaktoroj estis Hugo Ignotus, kaj poste Mihály Babits.

La unua ekzemplero aperis en 1907 kaj la lasta en 1941, kun la morto de la lasta ĉefredaktoro Mihály Babits.

La unua generacio estis ekzemple Endre Ady, Mihály Babits, Aladár Bálint, Géza Csáth, Miksa Fenyő, Lajos Hatvany, Mária Hoffmann, Margit Kaffka, Gyula Juhász, Dezső Kosztolányi, Árpád Tóth, Loránd Orbók kaj Ernő Osvát. Signifa ilustristo estis Elek Falus kaj fotisto Imre Kinszki.

Nyugat 
Memortabulo en Budapeŝto

Eraoj de la revuo:

Dum la mondomilito la revuo aperigis kontraŭmilitajn eseojn. En la 1920-aj jaroj aperis la dua generacio: Lőrinc Szabó, Zoltán Zelk, Áron Tamási, Tivadar Rédey, György Sárközi, György Király kaj aliaj. Ekde 1931 tasko de la prozo apartenis al Zsigmond Móricz, la poemoj al Mihály Babits. Baldaŭe la tria generacio verkadis: Zoltán Farkas (kritikisto), Gyula Illyés, Zoltán Jékely, István Vas, Béla Vihar, Sándor Weöres.

La unua financado estis donita de Hatvany - ne malpli per la sponsorado de la Nacia Unio de Produktantoj (GYOSZ).

Inter la multaj verkistoj de la revuo estis literaturaj kaj artaj kritikistoj (inkluzive de la dua kaj tria generacioj), kiel Endre Vészi, László Kardos (historiisto pri literaturo), Piroska Reichard, Gábor Halász (kritikisto) kaj Pál Justus.

La sekvanta literatura revuo estis la Magyar Csillag, la hungara stelo, kiu estis eldonita ĝis aprilo 1944, kiam okazis la nazia invado de Hungario.

Literaturo

  • Historio de Hungara Literaturo A magyar irodalom története, Akadémiai Kiadó, Bp, 1965
  • Sekvante la disigita moderneco Kulcsár-Szabó Ernő: A kettévált modernség nyomában
  • La Nyugat kaj ĝia Periodo Zoltán Kenyeres: A Nyugat és kora

Eksteraj ligiloj

Tags:

20-a jarcentoEkspresionismoHungarioImpresionismoLiteraturoNaturalismoPoezioProzoRevuoSimbolismo (literatura skolo)

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

GavaroListo de urboj de OmanoL. L. ZamenhofListo de UNESKO pri monda heredaĵo de dokumentojLatina lingvoYoussef HindiKristina M. BarkumeBodo WartkeDesamortizaciónVikidatumojSt. Johann (Tirolo)Pierre-Christophe BaguetCurticiSandviĉo (seksumado)Charlotte Alington Barnard26-a de apriloKolombioVIAFRevolucio de la DiantojTriopismoSerĉilo-optimumigoSebiș (Drăgănești)KalifornioPeĉoEkstremaj punktoj de AzerbajĝanoNaturalismoBildoTalinoArmena genocidoCastelo BrancoMalantaŭa vokaloSamtavola komunikadoHamasoAnusa seksumado2-HeksenoVojaĝo al KazohinioBerlinoFranz Anton Adolph von WagenspergMetropoliteno (romano)KokoBuggenhoutSebiș (Arad)Antaŭa vokaloSapfoŬPristimantis gretathunbergaeSesdeknaŭo (seksa pozicio)Alcalà de XivertListo de lingvoversioj de VikipedioLagoaMaskerado ĉirkaŭ la morto1-HeptenoLento GoffiPsikoza depresioMallaviSatanoOceanografioMarso (planedo)La perdita honoro de iu Katarino Blum'The Times of IndiaPremier (Tjumeno)🡆 More