ADY Endre (rumana nomo: Ady Endre) (naskiĝis la 22-an de novembro 1877 en komunumo Érmindszent, hodiaŭ Adyfalva en la provinco Satu Mare en Rumanio, kaj mortis en Budapeŝto la 27-an de januaro 1919) estis unu el la plej grandaj hungaraj poetoj, kaj la pli aĝa frato de Lajos Ady.
Endre Ady | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ady Endre | |||||
Naskonomo | diósadi Ady András Endre | ||||
Naskiĝo | 22-an de novembro 1877 en Ady Endre, Departemento Sălaj | ||||
Morto | 27-an de januaro 1919 (41-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Hispana gripo • sifiliso vd | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Q13389335 • Universitato Eötvös Loránd • Calvinist College in Zilah vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Lajos Ady vd | ||||
Edz(in)o | Berta Boncza vd | ||||
Parencoj | Mariska Ady vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ida vd | ||||
Okupo | poeto • ĵurnalisto • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis juron kaj laboris kiel ĵurnalisto, kaj estis la unua poeto, kiu aplikis simbolismon en la hungaran poezion. Liaj poemoj traktas amon, la hungarismon dividitan inter oriento kaj okcidento, la rilaton de homo al sia dio, la kultadon de la narcisisma egoo, kaj la proksimecon de la fino kaj la malkapablo fari ion ajn pri tio neevitebla. Ady jam estis en sia vivo unu el la plej respektataj hungaraj poetoj, sed ankaŭ estis kalumniita kiel malmorala poeto. La emo al memdetruo alportis lin al diboĉa vivo, drinkemo kaj malsano. Li mortis juna, en 1919 en Budapeŝto, pro sifiliso.
Ĉe Tibisko-bordo ; La animoj lazitaj ; Konservi vin... ; Batalo kun la Grandsinjoro ; Plori, plori, plori ; Antaŭ Princo Silent' ; Alflugis la pavo... ; Neĝmontoj kaj Riviero ; Kanto de hungara jakobeno; La stelo de steloj ; Post maja pluvego ; Rememoro pri nokto somera ; Admono al la gardantoj ; Kanto kronika en 1918 ; Morto de la naciismo ; Hungara problemo / Trad. Rados Péter András, Kálmán Kalocsay, Ferenc Szilágyi, Imre Baranyai, Vilmos Benczik. – En: Hungara Antologio ; p.153 - 164
Endre Ady 1877-1919 / [tr.: P. Rados; K. Kalocsay; M. Fejes; I. Baranyai]. – Budapest: Instituto por Kulturaj Interrilatoj ; Hungara Esperanto-Asocio, 1977. – 39 p. ISBN 963-571-025-7
La Morto de la Ĉielarko : elektitaj poemoj kaj artikoloj. – Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977. – 87 p. (Libroserio 2)
ISBN 9635710281
"Mi volas plu havi vin – tial mi elektas por gardi vin la plibeligan malproksimon." (Citita de Ferenc Szilágyi en Tiel Okazis aŭ Mistero Minora, p. 34 de la eldono de Kopenhago 1958)
Li ekmembriĝis al framasona asocio en 1912 kaj estis membro dum 7 jaroj. Li vizitis kunsidojn nur 4-foje en tiu periodo, unufoje pro la ekmembriĝo kaj dufoje pro la pago de la membrokotizo. Do li fakte neniam estis vera framasonisto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Endre Ady, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.