La nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la dezertega ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
Biome ĝi apartenas al la dezertoj kaj kserofitaroj de norda Afriko. Ĝi konstituas la nordan randon de Saharo kaj najbaras la ekoregionojn de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj kiuj troviĝas en Magrebo kaj Cyrenaica. Vintraj pluvoj subtenas arbustarojn kaj sekajn duonarbarojn kiuj konstituas transiron inter la regionoj kun mediteranea klimato norden, kaj la plenarida sahar-dezerta ekoregiono suden. Ĝi kovras 1 675 300 kvadratajn kilometrojn en Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maŭritanio, Maroko, Tunizio, kaj Okcidenta Saharo.
Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
dezerto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
| ||||
En la interdunaj depresioj vegetas arbustoj de Retama raetam, lotusozizifo, Genista saharae, Calligonum comosum kaj kelkaj arbospecioj (Acacia raddiana, Acacia seyal, Pistacia atlantica, Tamarix aphylla, Calligonum azel, Calligonum arich). En la depresioj de la uedoj ekzistas endemiismojn kiel Panicum turgidum, Pithuranthos sp., Neurada procumbens, Anastatica hyrochuntina, aŭ Astragalus gombo. La hamadoj ankaŭ havas siajn endemiajn speciojn, kiel Pithuranthos chloranrhus, Helianthemum lippii, Gymnocarpos decander, Helianthemum kahirikum, Anabasis aretioides kaj Arthrophytum schmittianum.
Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj | Egiptio, Jordanio, Omano, Sauda Arabio, Sirio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Jemeno |
PA1304 Atlantika marborda dezerto | Maŭritanio, Maroko |
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj | Alĝerio, Egiptio, Libio, Maroko, Tunizio, Okcidenta Saharo |
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro | Egiptio, Irako, Israelo, Jemeno, Jordanio, Omano, Sauda Arabio, |
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono | Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Sudano |
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto | Irano |
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj | Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝerio, Sudano |
PA1330 Taklamakano | Ĉinio |
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato | Ĉado, Egiptio, Libio, Sudano |
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj | Alĝerio, Niĝero, Malio, Maŭritanio |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.