Marie Jean Antoine Nicolas de Caritat, markizo de Condorcet, en esperanto Nikolao Kondorceto (naskiĝis la 17-an de septembro 1743 en Ribemont (Aisne), mortis la 29-an de marto 1794 en Bourg-la-Reine (Hauts-de-Seine)) estis franca filozofo, matematikisto, politikisto, politologo kaj membro de la Akademio de Sciencoj de Francio.
Nicolas de Condorcet | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Marie Jean Antoine Nicolas de Caritat | ||||
Naskiĝo | 17-an de septembro 1743 en Ribemont | ||||
Morto | 29-an de marto 1794 (50-jaraĝa) en Bourg-la-Reine | ||||
Mortis pro | sinmortigo vd | ||||
Mortis per | toksiĝo vd | ||||
Tombo | Panteono de Parizo vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo vd | ||||
Partio | Ĝirondano vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Sophie de Condorcet vd | ||||
Infanoj | Elisa de Caritat de Condorcet vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Joachim Schwartz vd | ||||
Okupo | filozofo • matematikisto • ekonomikisto • politikisto • politikologo • biografo • sociologo • verkisto vd | ||||
Laborkampo | matematiko vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Skizo de Historia Tabelo de la Progreso de la Homa Spirito vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis prezidanto de la Leĝfaranta asembleo de 1791 dum la Franca Revolucio kaj deputito en la Konvencio de 1792. Li faris ambiciajn planojn por plibonigi la publikan instruadon, novan konstitucion, socialan egalecon, homajn raitojn kaj virinajn raitojn. Li estis arestita kaj kulpigita je ĝirondismo kaj antaŭ suferi mortigon li mem sin venenis.
Li donis gravajn kontribuojn al diversaj fakoj, interalie li aplikis matematikon al sociaj sciencoj kaj interalie malkovris la Kondorcet-paradokson kaj proponis ekzemplon de Kondorcet-balotado.
Krom la intereso pri la edukado, konstatis la neceson de komuna lingvo por la tuta homaro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nicolas de Condorcet, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.