Newsweek estas semajna magazino pri novaĵoj.
Ĝi estas eldonata en Novjorko kaj estas distribuata en tuta Usono. Newsweek estas la dua semajna magazino plej disvastigata en Usono post la fama Time. Newsweek estas ĝenerale konsiderata kiel magazino el konservativa ideologio.
Newsweek | ||
---|---|---|
Unua frontpaĝo de Newsweek en Februaro 1933. | ||
novaĵmagazino • retgazeto | ||
Komenco | 1933 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Agareo | ||
Posedata de | Graham Holdings Company vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Komence nomata "News-Week", estis fondita de Thomas J.C. Martyn la 17-an de februaro 1933. Tiu numero enhavis sep fotojn ĉe la frontpaĝo pri la novaĵoj de la semajno. Kun la paso de la tempo ĝi ampleksigis la koncepton pri novaĵa magazino, rakontante personajn historiojn, analizojn kaj kritikojn. En 1961 The Washington Post Company aĉetis la revuon.
En 2003 oni kalkulis 4 milionojn da abonantoj, el ili 3,1 milionoj en Usono. Ĝi ankaŭ publikigas eldonojn en la japana, korea, pola, rusa, hispana kaj araba, krome Newsweek International en la angla.
La ĉefsidejo troviĝas en Novjorko sed havas 22 oficejojn: 9 en Usono kaj ankaŭ aliaj en Pekino,São Paulo,Rio-de-Ĵanejro, Bonaero, Kaburbo, Frankfurto, Hongkongo, Jerusalemo, Londono, Meksikurbo, Moskvo, Parizo, Tokio kaj Varsovio.
Lokaj eldonoj inkluzivas japanan korean , polan, rusan, hispanan (eŭropan kaj sudamerikan hispanan), araban, serban kaj turkan eldonojn, same kiel ĉiumonatan ĉinan eldonon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Newsweek, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.