Novaĵo aŭ aktualaĵo estas unu el la ĵurnalismaj tekstospecoj; ĝi komunikas ion novan, kio supozeble estas interesa por la leganto aŭ aŭskultanto.
Kontraste al komentario la novaĵo prezentu objektivajn faktojn kaj ne spegulu subjektivajn influojn. En la praktiko estas malfacile eviti subjektivan prezenton, kiu jam estiĝas pere de la vortelekto. Krome en la diversaj landoj varias la normoj pri divido de novaĵo kaj komento - oni povas prezenti en du lokoj aŭ komune. Novaĵojn prezentas gazetoj, radio, televido kaj interretaj paĝoj.
Kelkfoje la nocio estas esprimita per aktualaĵo, ŝajne ĉefe influita de la franca esprimo.
Novaĵelsendo estas la rimedo de dissendado de diversaj novaĵoj pri eventoj kaj aliaj informoj per televido, radio aŭ interreto en la kampo de elsenda ĵurnalismo.
La plej gravaj eroj de novaĵo estas (ki-vortoj):
Krome eble:
Hodiaŭ oni prezentas en novaĵoj unue la plej gravajn erojn, poste la malpli gravajn. (Antaŭ cent jaroj oni pli tendencis rakonti la sinsekvon de la eventoj.) Kutime novaĵo atingas dek ĝis dudek liniojn de po ĉirkaŭ dek vortoj. Por atingi facilan kaj rapidan komprenon la frazoj prefere ne superu ĉirkaŭ 15 vortojn.
La (unuaj frazoj de) novaĵo tre similas al urĝa alvoko pro fajro aŭ akcidento.
Kutime gazetaraj komunikoj, kiujn kreanto de novaĵo sendas al ĵurnalistoj, prezentiĝas en la formo de novaĵo. (Ekzemple: Dum unu semajno ĉirkaŭ la novjaro en ... kunvenos ducent Esperanto-parolantoj el dek kvin landoj...)
Ĝeneralaj Novaĵoj Arkivigite je 2021-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
|
Iom pli teorie:
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Novaĵo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.