Neĝhomo estas skulptita figuro farita el neĝo en la proksima formo de homo.
La simbolo de neĝhomo estas populare ligita kun Kristnasko kaj estas enfiksita en okcidenta kulturo. Farado de neĝhomo estas populara amuzokupo dum vintro. Kiel la burgo el sablo, la neĝhomo estas formo de efemera arto.
La unuaj mencioj pri neĝhomo aperas en la 16-a jarcento (en verkoj de William Shakespeare). Ĝi aperas en kompilaĵo da infanaj rimaroj en 1770 en Leipzig. Ĝi estis tiam minacanta personiĝo de la vintro. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi estas asociata al la finjaraj festoj kaj iĝas figureto de la kristnaska arbo.
Oni povas fari neĝhomon rulante grandan bulon de neĝo por formi la "korpon". Dua bulo pli malgranda estas metita sur la unuan kiel "kapo". Vizaĝaj aĵoj kiel okuloj kaj buŝo estas ofte aldonitaj uzante terkarbon, ŝtonetojn, aŭ butonojn. Oni povas aldoni kiel "nazo" pecon de frukto aŭ legomo, ekzemple karoton. Bastonetoj ofte estas uzita kiel brakoj. Neĝhomoj ofte aperas kun pipo, skarpo, ĉapelo, kaj tenante balailon
En Japanio, simila figuro el neĝo estas nomata neĝa daruma, konsistanta el du partoj (kapo kaj korpo), kaj pli similas al la pupo de daruma, ol al la homa figuro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Neĝhomo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.