Navahrudak (beloruse Навагрудак, Novogrudok, pole Nowogródek, litove Naugardukas) estas urbo en okcidenta parto de Belorusio kun 30,7 mil loĝantoj (2006).
Ĝi situas 160 km oriente de Hrodna / Grodno.
Navahrudak | |||||
---|---|---|---|---|---|
"urbo de distrikta signifo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 936 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 121 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 25° 49′ O 53.58333333333325.81666666666753° 35′ N, 25° 49′ O [+] | ||||
Alto | 292 m [+] | ||||
Areo | 13,17 km² (1 317 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Navahrudak [+] | |||||
Navahrudak estas unu el la plej malnovaj urboj de nuna Belorusio, loĝata jam en la 10-a jarcento. Ĉar ĝi estas la plej alta punkto de la najbara montetaro, ĝi gravis kiel defenda-strategia loko. La unua skriba mencio de ĝi venas el 1227 kiel Novogorodok.
La urbon detruis la mongoloj en 1240. Ekde la 13-a jc., ĝi estas centro de la regiono Ĉernij Rus (Nigra Rusio), kaj laŭ kelkaj fontoj ĝi estis ĉefurbo de la Grandprinclando Litovio, de litova duko (pli poste grandduko) Mendog, ĝis ties translokiĝo al Trakai
Ĝi iĝis en 1507 centro de regiono de la Grandprinclando kaj retenis tiun rolon ĝis 1795, kiam ĝi estis ligita al la Rusa Imperio kaj iĝis centro de la Grodno-a gubernio, ekde 1842 ĝi estis parto de la Minska gubernio.
La 24-an de decembro 1798 en Zaosie (aŭ Nowogródek) naskiĝis granda pola poeto Adam Mickiewicz.
La urbon okupis en 1919 polaj taĉmentoj kaj ĝi apartenis ĝis 1939 al la Dua Pola Respubliko.
Dum la germana okupado de Pollando disvolviĝis Pola Rezistomovado.
La 8-an de aŭgusto 1940 Germana polico pafmortigis el geto grandan nombron de judoj.
1.08.1943: Germanoj pafmortigis 11 polajn monaĥinojn en Navahrudak, kiuj oferis sian vivon anstataŭ 120 personoj (arestitaj de Gestapo kaj senditaj al trudlaboro en Tria Regno)
Gravas la industriaj branĉoj por prilaboro de la agrikulturaj produktoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Navahrudak, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.