La Nacia Galerio (angle National Gallery) estas muzeo en Londono (Britio).
Ĝi estis fondita en la jaro 1824 kaj posedas riĉan kolekton da 2300 pentraĵoj, kiuj datiĝas de la meza 13-a jarcento ĝis la jaro 1900. La muzeo situas kore de la brita ĉefurbo, ĉe la fama Trafalgar Square. Vizito de la ĉefa kolekto estas senpaga.
Nacia Galerio | |||||
---|---|---|---|---|---|
National Gallery | |||||
arta muzeo • nacia muzeo • muzeo | |||||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Situo | Civito de Vestminstro | ||||
Adreso | Trafalgar Square, London WC2N 5DN | ||||
Poŝtkodo | WC2N 5DN | ||||
Situanta sur | Placo Trafalgar | ||||
Konstrustilo(j) | georga arkitekturo vd | ||||
Arkitekto(j) | William Wilkins vd | ||||
Estiĝo | 1824 | ||||
Direktoro | Gabriele Finaldi | ||||
Koordinatoj | , 0° 7′ 42″ U 51.508888888889-0.1283333333333351° 30′ 32″ N, 0° 7′ 42″ U | ||||
| |||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | {{{vizitantoj}}} | ||||
Parto de | Board of Trustees of the National Gallery vd | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.nationalgallery.org.uk/ | ||||
Male de alilandaj, kompareblaj artmuzeoj kiel la Luvro de Parizo aŭ la Prado-Muzeo de Madrido, la Nacia Galerio ne estis kreita per la naciigo de antaŭa reĝa aŭ princa kolekto. Ĝi estiĝis, kiam la brita registaro aĉetis 36 pentraĵojn el la bankisto John Julius Angerstein en 1824. Post tiu unua akiro, la Galerio plivastiĝis ĉefe dank'al siaj plej frutempaj direktoroj (plej notinde S-ro Charles Lock Eastlake) sed ankaŭ dank'al privataj donacoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nacia Galerio (Londono), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.