Filozofo Preleganta Pri Sunsistema Modelo: Pentraĵo Joseph Wright of Derby

Filozofo preleganta pri sunsistema modelo (angle: A Philosopher Lecturing on the Orrery), aŭ plentitole, Filozofo preleganta pri sunsistema modelo en kiu lampo anstataŭas la Sunon (angle: A Philosopher giving a Lecture on the Orrery in which a lamp is put in place of the Sun), estas pentraĵo de Joseph Wright of Derby priskribanta preleganton faranta demonstron de sunsistema modelo al malgranda ĉeestantaro.

Tiu pentraĵo antaŭis similan pentraĵon Eksperimento pri birdo en aerpumpilo (Nacia Galerio (Londono)).

Filozofo Preleganta Pri Sunsistema Modelo: Priskribo, Bibliografio, Referencoj
Filozofo preleganta pri sunsistema modelo fare de Joseph Wright of Derby (ĉ. 1766), oleo sur kanvaso 147x203 cm, Muzeo kaj artgalerio de Derby

Priskribo

La unua el la kandel-lumaj ĉefverkoj de Wright, Tri Personoj rigardantaj la Gladiatoron per Kandel-lumo (angle: Three Persons Viewing the Gladiator by Candlelight), estis pentrita en 1765, kaj montris tri virojn pristudantaj malgrandan kopion de la "Borghese-gladiatoro". La Gladiatoro estis multe admirata; tamen lia posta pentraĵo, la Sunsistema modelo, kaŭzis pli grandan tumulton, ĉar ĝi anstataŭis la Klasikan subjekton en la centro de la sceno per iu de scienca naturo. La bildigo de Wright pri la mirigo produktita de sciencaj "mirakloj" markis turnopunkton kun la antaŭaj tradicioj en kiu la arta bildigo de tia miro estis rezervita al religia evento, ĉar al Wright la mirindaĵoj de la teĥnologia epoko estis tiom mirigaj kiom la subjektoj de la grandaj religiaj pentraĵoj. En ambaŭ verkoj la kandel-luma pozicio havis realistan pravigon. Rigardante skulptaĵon per kandel-lumo, kiam la konturoj bone videblis, kaj eĉ povus esti impreso pri moviĝo el la flagretanta lumo, estis moderna praktiko priskribita de Goethe. En la demonstro de la sunsistema modelo la ombroj ĵetitaj de la lampo reprezentanta la sunon estis esenca parto de la elmontro. Sed ne ŝajnas ekzisti alia kialo ol emfazi la draman efekton por enscenigi la aerpumpilan eksperimenton en ĉambro prilumita per unusola kandelo, kaj en du postaj pentraĵoj de la subjekto fare de Charles-Amédée-Philippe van Loo la lumado estas normala.

La pentraĵo estis unu el nombro da Britaj verkoj defiantaj la fiksajn kategoriojn de la rigida, France-diktita, "hierarkio de ĝenroj" en la malfrua 18-a jarcento, dum aliaj tipoj de pentraĵoj aspiris esti traktitaj tiel serioze kiel la kostumita "historia pentraĵo" de klasika aŭ mitologia subjekto. Kelkrilate la subjektoj de sunsistema modelo kaj Aerpumpilo similis al "grupa portreto", tiam plejparte formo de mez-klasa portreta arto, kvankam baldaŭ akironta novan statuson kiam Johann Zoffany komencis pentri la reĝan familion ĉ. la jaro 1766. Konsiderante tamen ilian solenan atmosferon, kaj ĉar ŝajnas ke neniu el la figuroj estas intencita esti komprenata kiel portreto (eĉ se modeloj povas esti identigitaj), la pentraĵoj ne povas estis konsiderataj kiel "grupa portreto". La 20-jarcenta art-historiisto Ellis Waterhouse komparas tiujn du verkojn al la "genre sérieux" (serioza ĝenro) de la samtempa Franca dramo, kiel difinita de Denis Diderot kaj Pierre Beaumarchais, vidpunkto subtenita de Egerton.

Tiu-tempa anonima recenzo nomis Wright-on "tre granda kaj neordinara geniulo en aparta maniero". La Sunsistema modelo estis pentrita sen komisio, eble esperante ke ĝi estu aĉetota de Washington Shirley, 5-a Grafo Ferrers, amatora astronomo kiu posedis propran sunsisteman modelon, kaj ĉe kiu amiko de Wright Peter Perez Burdett loĝis kiam li estis en Derbyshire. Figuroj konsiderataj kiel portretoj de Burdett kaj Ferrers elstaras en la pentraĵo, Burdett skribante notojn kaj Ferrers sidante kun sia filo apud la sunsistema modelo. Ferrers aĉetis la pentraĵon por 210 sterlingaj pundoj, sed Robert Shirley, 6-a Grafo Ferrers aŭkcie vendis ĝin, kaj ĝi nun estas posedata de Muzeo kaj artgalerio de Derby, kie ĝi estas daŭre ekspoziciata, apud funkcianta repliko de laŭskala meĥanika sunsistema modelo.

Biografo de Wright, Benedict Nicolson, argumentis en 1968, ke John Whitehurst estis la modelo de la preleganto, dum alia komentariisto rimarkigis la similecon de la figuro kun "pentraĵo de Isaac Newton fare de Godfrey Kneller". Atenta observado de la vizaĝoj en la bildo rivelas, ke ĉiu el ili montras iun aŭ alian el la ĉefaj Fazoj de la luno - lunarko, lunduono, lunĝibo kaj plenluno.

Bibliografio

  • Baird, Olga (2003). "Joseph Wright of Derby: Art, the Enlightenment and Industrial Revolution". Revolutionary Players—Museums, Libraries and Archives—West Midlands. [2] Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine.
  • Brooke, John Hedley (1991). Science and Religion: Some Historical Perspectives (Cambridge Studies in the History of Science). Cambridge University Press. p. 434. ISBN 0-521-28374-4.
  • Egerton, Judy (1990). Wright of Derby. Tate Gallery. p. 296. ISBN 1-85437-037-5.
  • Egerton, Judy (1998), National Gallery Catalogues (new series): The British School. catalogue entry pp. 332–343, ISBN 1-85709-170-1
  • Elliott, Paul (1 januaro 2000). "The Birth of Public Science in the English Provinces: Natural Philosophy in Derby, c. 1690–1760". Annals of Science 57 (1): 61–100. doi:10.1080/000337900296308.
  • Guilding, Ruth, and others, William Weddell and the transformation of Newby Hall, Jeremy Mills Publishing for Leeds Museums and Galleries, 2004, ISBN 0-901981-69-9, 9780901981691, Google books
  • Jones, Jonathan (1 novembro 2003). "Yes, it is art". The Guardian. [3].
  • Kimmelman, Michael (7 septembro 1990). "Review/Art; In Praise of a Neglected Painter of His Time". The New York Times. [4].
  • Nicolson, Benedict (1968). Joseph Wright of Derby. The Paul Mellon Foundation for British Art Pantheon Books.
  • Uglow, Jenny (2002). The Lunar Men. London: Faber and Faber. p. 588. ISBN 0-571-19647-0.
  • Waterhouse, Ellis, (4-a eld., 1978) Painting in Britain, 1530–1790. Penguin Books (nun Yale History of Art series), ISBN 0-300-05319-3

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Tags:

Filozofo Preleganta Pri Sunsistema Modelo PriskriboFilozofo Preleganta Pri Sunsistema Modelo BibliografioFilozofo Preleganta Pri Sunsistema Modelo ReferencojFilozofo Preleganta Pri Sunsistema Modelo Vidu ankaŭFilozofo Preleganta Pri Sunsistema Modelo Eksteraj ligilojFilozofo Preleganta Pri Sunsistema ModeloAngla lingvoEksperimento pri birdo en aerpumpiloJoseph Wright of DerbyNacia Galerio (Londono)Planetario

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Marie-AntoinetteBordeauxKontrabasoMalvola orgasmoMax MeckelVoltaireKrea KomunaĵoPlatonoTeritoria organizado de Jordanio2-NonenoHanbalismoAkvoorgeno4-a de apriloJava (programlingvo)Michael JacksonThe Legend of ZeldaDomajna nomsistemoGravuraĵoTverkoVeliš (distrikto Benešov)VergilioKvantizantoJoe BidenFutbala Mondpokalo 2022AĉaĉarioBatalo apud VerdunDinosaŭrojAnusoKomunika satelitoAtletikoVallada (stacidomo)IndonezioPavel DurovOsetlingva VikipedioInferoNational ReviewFondaĵo VikimedioJosip Broz TitoPluredroVaginoRjukju-reĝlandoFekadoSankta KastuloBraziloPentrartoŜtatoLibanoBordozoSemajnoFotosintezoSeksatencoDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoMarjorie BoultonJosé Ramos-HortaReligioRolinda SharplesPopidoVikipedioFrancisco de GoyaŜtato RiversDiskoĵetadoFernão de MagalhãesLa LlosaMándokIreno el RomoAskioEkologia premsigno🡆 More