Max WEBER (naskiĝis la 18-an de aprilo 1881 en Bjalistoko, Rusia Imperio — mortis la 4-an de oktobro 1961 en Great Neck, Usono) estis usona pentristo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Max Weber (apartigilo). |
Max Weber | |||||
---|---|---|---|---|---|
Max Weber en 1914 | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1881 en Bjalistoko | ||||
Morto | 4-an de oktobro 1961 (80-jaraĝa) en Great Neck | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Usono vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Pollando vd | ||||
Alma mater | Pratt Institute • Académie Matisse vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo • skulptisto • verkisto • desegnisto vd | ||||
Aktiva en | Broklino • Parizo • Nov-Jorko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Max Weber devenis de juda familio, setliĝinta en Bjalistoko. La urbo en tiu tempo troviĝis en rusia parto de Pollando, tial parto de diverslandaj verkoj pri historio de arto prezentas lin ruso. En 1891 Weber elmigris al Usono, kie en la jaroj 1899-1900 studis sub gvido de Arthur Wesley Dow en Pratt Institute en Broklino. En 1905 li forveturis al Parizo, kie li lernis pentroarton en Académie Julian. Al Usono li revenis en 1908 kaj fariĝis unu el la unuaj popularigantoj de kubismo en Ameriko.
En sia verkado Max Weber sekvis la principojn de kubismo kaj faŭvismo. Poste li evoluigis sian pentradon al ekspresionismo kaj ekuzis fantaziajn temojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Max Weber (pentristo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.