Maurice Pialat

Maurice PIALAT (franca prononco: ; 31a de aŭgusto 1925 – 11a de januaro 2003) estis franca kina reĝisoro, scenaristo kaj aktoro fama pro la rigora kaj nesentimentalisma stilo de siaj filmoj.

Lia verkaro estis ofte priskribita kiel "realisma", kvankam multaj kinkritikistoj agnoskas, ke li ne tute kongruas kun la tradicia difino de realismo.

Maurice Pialat
Persona informo
Naskonomo Maurice Roland Pialat
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1925 (1925-08-31)
en Cunlhat, Puy-de-Dôme, Maurice Pialat Francio
Morto 11-an de januaro 2003 (2003-01-11) (77-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Arlette Langmann • Sylvie Pialat
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristofilmproduktorofilmmuntisto • televida reĝisoro • filmaktoro • pentristo • reĝisoro
Verkoj Naked Childhood
Loulou
We Won't Grow Old Together
À Nos Amours
Under the Sun of Satan
Van Gogh
The House in the Woods
Maurice Pialat
Maurice Pialat
vdr

Vivo kaj kariero

Pialat naskiĝis en Cunlhat, Puy-de-Dôme, Francio. Li dekomence klopodis iĝi pentristo, sed ne sukcesis. Akirinta kameraon estante 16-jaraĝa, li elturniĝis por dokumentaj filmoj antaŭ fari sian unuan elstaran kurton, L'amour existe, en 1960.

Pialat venis al longaj filmoj malfrue. Li reĝisoris sian debutan filmon de 1969 nome L'enfance nue (Nuda infanaĝo) estante jam 44-jaraĝa. Tiu filmo, kiu estis kun-produktorita de la fama reĝisoro de la Franca Nova Ondo nome François Truffaut, ricevis la Premion Jean Vigo.

Dum sia 35-jara kariero, Pialat faris dek plej gravajn filmojn, multaj el kiuj — ĉefe Loulou — estis interpretita kiel membiografia. Li reĝisoris Gérard Depardieu en kvar filmoj: Loulou, Police, Sous le soleil de Satan (Sub satana ĉielo), pro kiu Pialat ricevis la Oran Palmon en la Festivalo de Cannes de 1987, kaj Le Garçu (1995).

En angla-lingva kinkritiko, li estas ofte komparita al sia usona samtempulo John Cassavetes.

Filmoj

  • L'enfance nue (1968)
  • La maison des bois (Televida serio) (1971)
  • Nous ne vieillirons pas ensemble (1972)
  • La gueule ouverte (1974)
  • Passe ton bac d'abord (1979)
  • Loulou (1980)
  • À nos amours (1983)
  • Police (1985)
  • Sous le soleil de Satan (1987)
  • Van Gogh (1991)
  • Le Garçu (1995)

Notoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Maurice Pialat Vivo kaj karieroMaurice Pialat FilmojMaurice Pialat NotojMaurice Pialat Eksteraj ligilojMaurice PialatAktoroFilmoFrancojKinoNovrealismoRealismoReĝisoroScenaristo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

MoskvoAlianca interveno en RusioLuteranismoElizabeto la 2-a (Britio)1844PunktokomoCrocus City Hall-atakoGeometrioFranca lingvoRomans-sur-IsèreMarborda pluvioOpidumoFinnlandoHagoSekaloSocialista InternacioBajta vic-ordoNudismoPrivacy BadgerISSNDemandosignoRudaminaDissolvo de SovetunioVinicoDua MondmilitoMadama ButterflyVacarissesMoseoListo de svedaj reĝojIrpinFiladelfio (Pensilvanio)TatuoAŭtovojoISBNMontereyVeisiejai1795Sep Leĝoj de NoaEvita (filmo)GrahamstownAkademioTerpomoLatina alfabetoMalvola orgasmoToyotaVikipedio en EsperantoArcaicam EsperantomMadagaskaroAmerikoReĝa ĉartoFederacia vojo 9Vincent van GoghBianca Maria MedaTorinoGlano (peniso)Hanna Zaruski-ZamenhofPurimoMariam RaĝaviRespubliko Serba KrajinaRespublikana Partio (Usono)Kanado2-a de septembroVikioSklavecoAĝismoOktobrofesto🡆 More