Urbo Mati

Mati, - tagaloge Lungsod ng Mati - estas kvinaklasa komponenta universitata kaj marhavena urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en Dabaa Regiono, kie ĝi estas sidejo de Orienta Davao.

Mati havas 26 distriktojn. Mati devenis el indiĝena vorto Maa-ti, kiu rilatas al rivereto de la urbo, kiu facile sekiĝas eĉ post pluvego.

Larĝa panoramo pri marbordo de Mati
Urbo Mati
Larĝa panoramo pri marbordo de Mati
Urbo Mati
Mati
Urbo Mati
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 8200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 147 547  (2020) [+]
Loĝdenso 251 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo , 126° 14′ O 6.9483333333333126.227222222226° 57′ N, 126° 14′ O [+]
Alto 98 m [+]
Areo 588,63 km² (58 863 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Urbo Mati
Mati (Filipinoj)
Mati (Filipinoj)
DEC
Mati
Mati
Situo de Mati
Alia projekto
Urbo Mati Vikimedia Komunejo Mati, Davao Oriental [+]
Urbo Mati
Urbo Mati
vdr
Urbo Mati
Marborda promenejo en Mati

Geografio

Mati situas en sudorienta parto de la insulo laŭ golfo [1]. Regiona ĉefurbo Dabao troviĝas 72, Tagum kaj Panabo po 73, Digos 100, General Santos 150, Cebuurbo ĉefurbo 453, ĉefurbo Manilo 1025, Kezonurbo 1029, Laoag 1395 kilometrojn (aere) [2].

Historio

Al la indiĝenoj alvenis pluraj triboj portantantaj fortajn arabajn, hindajn kaj malajajn influojn. La oficiala hispana fondo okazis en 1861. La komunumo atingis pli altan statuson jam dum regado de Usono en 1903 kaj urbestraro estis elektita. Inter 1942-1945 la japanoj regis. Mati iĝis provinca ĉefurbo en 1967, en la malfruaj 1990-aj jaroj Mati atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil), en 2007 ĝi ricevis la titolon sendependa komponenta urbo (laŭ filipina kriterio).

Urbo Mati 
Marborda strando en Mati

Ekonomio

Ĉi tiu regiono estas ligita al la merkatoj de Mindanao, Malajzio kaj Indonezio. La loĝantoj laboras plejparte en la agrikulturo. Oni produktas bananojn, ananasojn, kokosojn kaj marajn fiŝojn. Pro la tropika naturo kaj strandoj la turismo rapide kreskas. Oni minadas kuprojn en la urba periferio.

Lingvoj kaj religioj

La cebua lingvo estas la plej vaste parolata lingvo (71,55%), krome ekzistas aliaj lokaj lingvoj.

Romkatolikismo estas la ĉefa religia grupo konsistanta el la 80% de la tuta loĝantaro. Islamo estas dua kun 8 procentoj.

Eduko

Mati estas la eduka centro de la provinco kun ŝtata universitato kaj 2 altlernejoj.

Trafiko

Mati estas atingebla voje laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras vojo al interno de la insulo. La triciklo estas la ĉefa transportilo ĉirkaŭ la urbo, inter la urboj la busetoj, kamionetoj kaj aŭtobusoj. La flughaveno estas planita funkcii. Ekzistas ankaŭ mara haveno.

Klimato

Mati situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 2190 mm. En ĉiuj monatoj riĉe pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans

Tags:

Urbo Mati GeografioUrbo Mati HistorioUrbo Mati EkonomioUrbo Mati Lingvoj kaj religiojUrbo Mati EdukoUrbo Mati TrafikoUrbo Mati KlimatoUrbo Mati VidindaĵojUrbo Mati FontojUrbo MatiDabaa RegionoDistriktoFilipinojInsuloMindanaoOrienta DavaoTagaloga lingvoUrbego

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Razilo de OckhamAĵpentraĵoVojaĝo al KazohinioErporno6-a de januaroNaĥmanidesAntikva EgiptioVentro1950Karlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)OpidumoMatthias Laurenz GräffRespubliko KomiKangasniemiIntronoLŭojangoĜenerala teorio de relativecoVidebla spektroRetlernadoNarmadoJudojMezepokoLodzoSunoFederacia vojo 9FinnlandoKajruanoFranca lingvoKunfluejoJavier MileiAraba-israela konflikto18-a de martoISSNMarokoFutbaloWilmington (Delavaro)Ĵe kun hoketoVaŝingtonoTurkioBiologia klasadoVikipedioHistorio de PanamoTerpomoMadagaskaroPornografioGeorg OhmAl GoreKolombioEkovilaĝoLondonoAfganioBananoTroloĝiĝoKatowiceTed HughesAmpoloSimbolo Nicea-KonstantinopolaKastelo de Magny-en-BessinNorbert RózsaAngkor ŬatEsperanto-muzikoAlytus (subdistrikto)BrnoTTT🡆 More