Mateno estas la unua parto de la diurno, t.e.
la periodo, kiu sekvas la nokton. Ĝi komenciĝas je sunleviĝo kaj finiĝas je tagmezo. Tamen la individua difio varias multe de unu persono al la alia. Por multaj la mateno ekas, kiam oni vekiĝas, por aliaj, kiam la suno leviĝas (t.e. en Mezeŭropo somere je la 4-a kaj vintre je la 8-a), aliaj difinas ĝin inter la 5-a kaj 9-a horo.
El meteologia vidpunkto, la mateno estas la plej malvarma parto de la diurno. Tial okazas specifaj fenomenoj, kiel matena nebulo, roso, prujno kaj frosto. El optika vidpunkto oni rimarkas ĉefe la matenajn kolorojn: matena krepusko kaj sunleviĝo kaj. Matene ekas birdkantado. Viroj ofte havas matenan erektiĝon.
En la germana kaj la japana lingvoj, sekvas la matenon la antaŭtagmezo. Sed la angla morning kaj la franca matin entenas kaj la matenon kaj la antaŭtagmezon. Laŭ la hipotezo de Sapir-Whorf, tio signifus, ke anglo- kaj francparolantoj estas malpli matenemaj homoj ol germano- aŭ japanparolantoj.
Dum multaj lingvoj en la mondo havas specifan saluton por la mateno, kiel "bonan matenon", latinidaj lingvoj uzas neŭtralan saluton, kiel "bonan tagon" (en la franca bonjour) jam ekde la mateno.
Ekzistas pluraj proverboj pri mateno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mateno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.