Marko Terencio Varono (latine Marcus Terentius Varro) (naskiĝis en -116, mortis en -27) estis romia verkisto kaj politikisto.
Marko Terencio Varono | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Marcus Terentius Varrō | |||||
Naskiĝo | en Rieti | ||||
Morto | en Romo | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Terentii Varrones vd | ||||
Patro | nekonata valoro vd | ||||
Patrino | nekonata valoro vd | ||||
Edz(in)o | Fundania vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • muzika teoriisto • filozofo • Ancient Roman historian • gramatikisto • annalist • Ancient Roman military personnel vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | De lingua Latina ❦ De re rustica vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Komence li estis politike tre aktiva, i.a, kiel pretoro kaj flotestro. Dum la Civitana Milito li flankis je Pompejo, kiu fiaskis, sed estis amnestiita de Cezaro, kiu faris lin arkivisto.
La abunda verkaro, kiun li produktis, donis al li la kromnomon polihistoro. Multo estas konata nur laŭtitole, ĉar malgraŭ amaso da citaĵoj kaj depruntaĵoj el ĝi ĉe posteuloj (aŭ eble ĝuste pro tio, ĉar la originalojn iom tede verkitajn oni povis ekkonsideri superfluaj, post kiam famuloj kiel Hieronimo aŭ Aŭgustino elĉerpis el ili la kremon), kun nur etaj esceptoj, perdiĝis.
Senkonteste Varono estis la plej klera aŭtoro de la tuta Romia periodo. Liaj interesoj estis same senlimaj kiel la vivo mem.
Rufino konservis Wiki Esperantokatalogon de liaj verkoj: entute li mencias - kiel liaepoke ankoraŭ troveblajn - 48 verkaĵojn, kiuj grandparte konsistis el po pluraj libroj. Interalie, temas pri:
Konserviĝis al ni nur unu verko kompleta: Pri kampara laboro. Laŭforme ĝi estas Wiki Esperantodialogo, same kiel la famaj verkoj de Platono kaj kiel la filozofiaj verkoj de Cicerono. Varono verkis ĝin okdekjaraĝa.
La influo de Varono estas preskaŭ nemezureble granda: lia encikopedia scio estis trezoro por multaj generacioj.
Fragmento el lia Pri kampa laboro aperis en la unua volumo de Antologio Latina, en paĝoj 176-178.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Marko Terencio Varono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.