August WILMANNS (naskiĝinta la 25-an de marto 1833 en Bremen-Vegesack, mortinta la 27-an de oktobro 1917 en Berlino) estis germana bibliotekisto kaj klasika filologo.
August Wilmanns | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1833 en Vegesack |
Morto | 27-an de oktobro 1917 (84-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Tubingeno • Bonna universitato |
Okupo | |
Okupo | bibliotekisto • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto |
August Wilmanns devenas el hansa komercista kaj sciencula familio (lia patro estis kuracisto, lia avo August Christian Wilmanns estis eĉ urbestro) kaj studis klasikan filologion ĉe la Bonna universitato. Tie li anis ĉe la studenta korporacio Alemannia Bonn. Post defendo de laboraĵo pri Marko Terencio Varono li doktoriĝis. Inter 1865 kaj 1869 li deĵoris kiel edukisto de la prusia ambasadoro ĉe Vatikano.
En la 26.1.1870 li iĝis la unua nehonorofica prezidanto de la universitata bilioteko de Freiburg. En Freiburg li habilitiĝis en la 9.7.1870, iĝis privata docento kaj nomumitis samloke en la 11.2.1871 eksterorda profesoro. En la 6.3.1871 li venigitis kiel orda profesoro al la Universitato de Innsbruck. Ekde la 1.4.1873 li laboris samofice en Kilo kaj ekde la 1.4.1874 ĉe la Universitato de Königsberg. Kenigsberge li ankaŭ gvidis la altlernejan bibliotekon.
Ĉefbibliotekisto li estis inter 1875 kaj 1886 en Göttingen, kie li efektivigis multajn novigaĵojn. Samloke li ankaŭ profesoris. Inter la 6.1.1886 kaj la 1.10.1905 Wilmanns estris la Reĝan bibliotekan en Berlino kiu ŝuldas al li multajn altvalorajn reformojn.
Entombigitis li sur la Malnova Mateo-tombejo de Schöneberg; tombo lia ne konserviĝis.
Manuskriptojn kaj inkunablojn el privata posedo li postlasis al la Reĝa biblioteko de Berlino. La privatan bibliotekon kun pli ol 4000 libroj akiris en 1917 el la manoj de la nevo Alfred Gercke, profesoro pri klasika filologio en Vroclavo, la Universitata biblioteko de Freiburg.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article August Wilmanns, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.