Marcus Vipsanius AGRIPPA, aŭ simple Agripo, (naskiĝinta en 64 aŭ 63 a.K.
en Arpino aŭ Dalmatia, murdita en 12 en Kampanio) estis romia batalestro.
Marcus Vipsanius Agrippa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Istrio |
Morto | en Kampanio |
Tombo | Maŭzoleo de Aŭgusto |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Familio | |
Patro | Lucius Vipsanius Major |
Patrino | Ignota |
Frat(in)oj | Vipsania Polla • Lucius Vipsanius Minor |
Edz(in)o | Attica • Claudia Marcella Major • Julia la pli aĝa |
Infanoj | Vipsania Agrippina • Vipsania Attica • Vipsania Marcella Major • Vipsania Marcella Minor • Gaius Caesar • Julia the Younger • Lucio Cezaro • Vipsania Agrippina • Agripo Postumo |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • verkisto • Romia politikisto • Ancient Roman military personnel |
Estante amiko kaj bofilo de Cezaro Aŭgusto li estis - malgraŭ ke lia origo ne estis nobla - daŭre en intima rilato kun Oktaviano. Lin li akompanis, post la mortigo de Julio Cezaro, al Romo. Li iĝis ties konsiliisto en ĉiuj gravaj aferoj kaj havis la plej grandajn meritojn en la venkoj por kiuj li organizis nove la mararmeon.
Cezaro Aŭgusto komisiis al li la plej altajn honorigajn postenojn kaj magistratojn kaj igis lin edzinigi lin la filinon Julia (post la morto de Marcellus). Agrippa estis du fojojn konsulo farante multon por la plibeligo de la urbo kaj la sanigaj instalaĵoj. Balnejoj, la Panteono, akveduktoj kaj stratoj portis lin nomon. Sed ankaŭ en la de li administritaj provincoj li konstruigis multajn konstruaĵojn kiujn li prezentis poste al Cezaro Aŭgusto sur granda mondomapo. Li murditis por ne endaĝerigi la tronpretendo de Tiberio.
Vipsania, filino el la unua geedziĝo, iĝis edzino de Tiberio. Kun Julia havis Agrippa tri filojn (Caius Caesar, Lucius Caesar kaj Agrippa Postumus) kaj du filinojn (Vipsania Agrippina, kiu nuptis Germanicus kaj estis la patrino de Kaligulo, kaj Julia). Imponan buston de li oni trovis en 1792 en Gabii kiu nun spekteblas en Parizo.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, p. 180, kio legeblas tie ĉi interrete.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Marcus Vipsanius Agrippa, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.