La Panteono de Romo (el la greka Πάνθειον Pantheon, t.e.
"Templo de ĉiuj dioj") estas monumento de Romo. Ĝi estis konstruita dum la periodo de antikva Romo fare de Marcus Vipsanius Agrippa, kiel templo por ĉiuj dioj de la romia mitologio.
Panteono de Romo | ||
---|---|---|
romia templo • Roman archaeological site • vidindaĵo • malgranda baziliko • secularized religious building • romia konstruaĵo • religia muzeo • Italian national museum • archaeological artifact museum • historical civil building museum • religia muzeo • Q124830411 [+] | ||
Koordinatoj | , 12° 28′ 37″ O 41.89861111111112.47694444444441° 53′ 55″ N, 12° 28′ 37″ O | |
Areo | 0 km² (0 ha) [+] | |
Arkitekto | Apolodoro | |
Estiĝo | 2-a jarcento | |
Poŝtkodo | 00186 [+] | |
Panteono de Romo | ||
Vikimedia Komunejo: Pantheon (Rome) [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Ĝi estas la plej bone konservita romia konstruaĵo, kaj eble la plej bone konservita konstruaĵo de tiu tempo. Ĝi ĉiam restis uzata tra historio. Oni emas atribui ĝin al Apolodoro, arkitekto de la imperiestro Trajano. Sed estas tutsame verŝajna, ke la Panteonon konstruis la arkitektoj de la imperiestro Hadriano. Ekde la 7-a jarcento, la Panteono de Romo servas kiel kristana preĝejo.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Panteonon kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Panteono de Romo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.