Ĝalāl ad-Daŭla Mu'izz al-Dunjā ŭa-d-Dīn Abū l-Fatḥ ibn Alp Arslān (8-a de aŭgusto 1055 – 19-a de novembro 1092, kompleta nomo: perse معزالدنیا و الدین ملکشاه بن محمد الب ارسلان قسیم امیرالمومنین), pli bone konata laŭ sia regna nomo de Malik-Ŝaho la 1-a aŭ Malikŝah (perse ملکشاه), estis sultano de la Selĝuka Imperio de 1072 ĝis 1092.
Malikŝah la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
ملكشاه | |||||
Naskiĝo | 1055 en Esfahano | ||||
Morto | 19-an de novembro 1092 en Bagdado | ||||
Tombo | Tomb of Nizam al-Mulk vd | ||||
Religio | sunaismo • islamo vd | ||||
Ŝtataneco | Selĝuka Imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Turko-Selĝukoj vd | ||||
Patro | Alp Arslan vd | ||||
Gefratoj | Sifri Khatun vd | ||||
Edz(in)o | Terken Khatun • Zübeyde Hatun • Taj Safariyya Khatun vd | ||||
Infanoj | Ahmad Sanĝar • Mahmud I of Great Seljuk • Gawhar Khatun • Barkiyaruq • Muhammad la 1-a • Isma Khatun • Mah-i Mulk Khatun vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum sia juneco, li partoprenis en kampanjoj de sia patro Alp Arslan, kun ties veziro Nizam al-Mulk. Dum unu de tiaj kampanjoj en 1072, Alp Arslan estis mortige vundita kaj mortiĝis nur kelkajn tagojn poste. Post tio, Malik-Ŝah estis kronita kiel la nova sultano de la imperio, tamen, Malik-Ŝah ne aliris al la trono pace, kaj devis lukti kontraŭ sia onklo Kavurt, kiu same postulis la tronon. Kvankam Malik-Ŝah estis la oficiala estro de la Selĝuka ŝtato, la veziro Nizam al-Mulk tenis preskaŭ absolutan povon dum lia regado. Malik-Ŝah dume militis kontraŭ la Karaĥanidoj oriente kaj metis ordon en Kaŭkazo.
La morto de Malik-Ŝah ĝis nun restas studota; laŭ kelkaj fakuloj, li estis venenita de la kalifo, dum aliaj diras ke li estis venenita de la subtenantoj de Nizam al-Mulk.
Kvankam li estis konata laŭ kelkaj nomoj, li estis ĉefe konata kiel "Malik-Ŝah", kombino de la araba vorto malik (reĝo) kaj de la persa vorto ŝah (kiu same signifas reĝon).
Ankaŭ lia filo Muhammad la 1-a estis sultano.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Malikŝah la 1-a, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.