Kabei, foje ankaŭ kabeiĝi, estas Esperanta verbo, kiu signifas estinte ĝia aktivulo forlasi la Esperanto-movadon.
Ĝi venas de la pseŭdonimo KABE de Kazimierz Bein, kiu estinte tre elstara kaj laborema Esperantisto, en 1910 aŭ 1911 subite kaj tute ĉesis verki en Esperanto kaj malaperis el la movado.
Jam en la Enciklopedio de Esperanto el 1935, Kalocsay skribas pri tio, ke [l]ia nomo fariĝis kvazaŭ la simbolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la e-istoj scias, pri kiuj temas.
Ĉar la signifo de ĉi tiu vorto tiom dependas de la Esperanto-kulturo, estas malfacile rekte traduki ĝin al iu ajn alia lingvo. Certan similecon havas la angla verbo gafiate, el la mallongigo gafia por Getting Away From It All ("malaperi el ĉio"), uzata inter entuziasmuloj pri sciencofikcio ekde la 1930-aj jaroj pri homoj kiuj forlasis ilian rondon; sed tiu ne eniris la ĝeneralan vortstokon de la angla lingvo, kaj cetere estis lanĉita jardekojn post la esperanta vorto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kabei, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.