D-ro Kazimierz BEIN, pseŭdonime Kabe (naskiĝis la 29-an de februaro 1872 en Sierżnia, en la komunuma distrikto de Stryków, kaj mortis la 15-an de junio 1959 en Lodzo) estis pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.
Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo.
D-ro Kazimierz Bein | |
---|---|
Kazimierz Bein, elstara esperantisto kaj la unua kabeinto | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Kabe |
Naskiĝo | 29-a de februaro, 1872 en Sierżnia |
Morto | 15-a de junio, 1959 en Lodzo, Pollando |
Tombo | Catholic cemetery at Ogrodowa Street in Łódź |
Lingvoj | Esperanto • pola • rusa • germana |
Nacieco | polo |
Ŝtataneco | Pollando • Rusia Imperio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | okulkuracisto • esperantisto • verkisto • tradukisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | Fundo de l' Mizero liaj tradukoj |
Akademiano | vicprezidanto de AE |
Esperantisto numero | 9074 |
En siaj junaj jaroj li partoprenis en kontraŭrusia movado, pro kio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn kaj fondis la Polan Oftalmologian Societon kune kun du kolegoj. Li estis konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.
Kabe eksciis pri Esperanto jam en 1887, dum li estis liceano en Varsovio, sed ne eklernis ĝin. En 1903, esperanta kroniko kiun li legadis en angla revuo vekis lian interesiĝon pri la lingvo. Li aĉetis la Unuan Libron kaj konstatis ke "post kelkhora laboro" li povas legi preskaŭ ĉiajn tekstojn sen vortaro. Li decidis viziti sian kolegon Zamenhof en lia kabineto, kaj komencis sian agadon por Esperanto.
Li baldaŭ famiĝis (uzante la plumnomon Kabe) pro la traduko de la Fundo de l' Mizero de Wacław Sieroszewski, kiu aperis en Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara Esperanto-tradukisto.
La du ĉefverkoj de Kabe estas: Vortaro de Esperanto (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas en eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, romano de Bolesław Prus.
La granda merito de Kabe estas lia influo rilate al la evoluo de la esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas klara, simpla kaj libera de ĉiu naciismo: la spirito de la lingvo vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibraj, ĉiu vorto en sia ĝusta loko. Forestas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li verkis per vere internacia Esperanto, lingvo agrable glata, lude legebla. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: "por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn". Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo.
Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, "la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili."
En 1911 Kabe subite malaperis el la movado, sen komento pri la kialoj. Li rezignis pri Esperanto-kariero kaj anstataŭe fariĝis direktoro de la Varsovia Oftalmologia Instituto. De tiam li tute ne okupiĝis plu pri Esperanto. La motivoj de ĉi tiu decido estas neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Antoni Grabowski, Adam Zakrzewski kaj aliaj). Post dudek jaroj, intervjuate en 1931 (Literatura Mondo, paĝo 144), li parolis pri neprogreso de Esperanto kaj asertis sin ne konsideri tian neprogresantan lingvon solvo por la internacia lingvo.
Laŭ tio ĉi, lian "Grandan Rezignon" motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la esperantistaron vigle okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia esperantista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj laboroj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rikoltoj.
El lia plumnomo estiĝis Esperanta verbo kabei, kio signifas estinte aktivulo forlasi la Esperanto-movadon. Ankaŭ kabeiĝi estas ofte aŭdata varianto. Jam en la Enciklopedio de Esperanto el 1935, Kalocsay skribas pri tio, ke [l]ia nomo fariĝis kvazaŭ la simbolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la e-istoj scias, pri kiuj temas.
Laŭ atestoj de esperantistino loĝinta en Lodzo kaj rusa gazetartikolo, Kabe denove interesiĝis pri Esperanto ekde la aĝo de 84 jaroj, t.e. dum la lastaj 3 jaroj de sia vivo.
Renkonton kun maljuna Kabe priskribis bulgara esperantisto Simeon Hesapčiev en Nuntempa Bulgario 4/1959, p. 23 (Mia renkonto kun Kabe).
Li estas entombigita en Lodzo, en la katolika tombejo Sankta Jozefo (sektoro 26b).
La jaroj estas la jaroj de la unua publikigo.
En la urbo Radom en Pollando troviĝas la strato Kazimierza Beina.
Kalocsay, K. 1972 : Kabe Centjara, Esperanto, 798 (6), p. 103
Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura, p. 14.
Elektitaj fabeloj de Fratoj Grimm (html-redakto)
Trovu « Kazimierz Bein » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Parolado de Kabe ĉe la unua Universala Kongreso en 1905 pri la ĝistiama historio de la movado, kaj la bezono de Internacia Esperanto-Ligo.
Internacia Krestomatio Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
Bona Sinjorino Arkivigite je 2017-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
Legendo Arkivigite je 2011-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
Kapreolineto de Niemojevski, Lingvo Internacia, 1904
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kazimierz Bein, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.