Transgenrulo

Transgenrulo estas homo kun malakordo inter sia socia sekso kaj sia biologia sekso.

La vorto estas vaste uzata kvankam neologisma fakvorto, elpensita por konservi la spiriton de la originala anglalingva termino kaj distingi transseksulojn (homojn kun seksa disforio) disde aliaj specoj de soci-seksa diverseco (por "genro" en la senco de "socia sekso" vidu ankaŭ socian sekson). Ĝi estas uzata por pli aŭ malpli vastaj kategorioj de homoj. Sub la rubriko "transgenro", oni foje inkluzivas transvestulojn kaj reĝinjojn, kaj eĉ ĉiujn kiuj agas de maniero forte kontraŭ la genra ŝablono de sia biologia sekso.

Transgenrulo
La transgenra fiera flago
Transgenrulo
Transgenrula simbolo
Transgenrulo
Transgenra aktivulino en transgenrula manifestacio en Parizo, 2005
Transgenrulo
Leĝoj rilataj al la esprimo de seksa identeco laŭ lando aŭ teritorio en 2015.
Transgenrulo
Fotomontaĵo de famaj transgenruloj

Tamen, la plej ofta uzado estas pli specifa: persono al kiu ne taŭgas ŝia aŭ lia sekso pro malakordo kun ŝia aŭ lia genra identeco. Transgenraj homoj havas profundan senton de strangeco en la korpo de sia denaska sekso, sentante sin virino en vira korpo aŭ inverse.

Ili vivas, aŭ volas vivi, tuttage en la alia sekso, ne pro kialo de seksuma plezuro sed pro profunda sento de idento. Ili povas havi sekso-ŝanĝan ĥirurgion; en tiu kazo, ili ofte nomiĝis transseksuloj, tamen nun ĉi tiu vorto estas malnova kaj povas esti insulta.

Mallonga konsila registara filmeto pri la portretado de transgenraj malamaj krimoj, kun esperantaj subtekstoj


Transgenruloj ĉiam formis parton de la kviraGLAT-rajta movado; en Usono, nigraj transgenruloj eĉ komencis la movadon per la Ribelo de Stonewall. Tamen iuj ne konsentas kun ilia partopreno, inklude iuj transgenruloj, kiuj vidas sian kondiĉon kiel medicinan (vidu ankaŭ transseksecon). Transgenruloj ofte suferas diskriminacion, malfacilojn en civilaj procedoj por ŝanĝi la sekson notitan en siaj dokumentoj, kaj ankaŭ perforton kaj eĉ murdon, pro sia genra identeco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Genra disforioNeologismoReĝinjoSeksoSocia seksoTransvestulo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Esperanto-simboloVestoSekundoSvislandoUsona piedpilkadoIDO1936Super Mario 64Sueza KanaloEurythmicsKaribioKern.punktoPollandoWhatsAppUkrainio21-a de martoAbasida KaliflandoSeksumado11724 RonaldhsuEŭropa Unio27-a de marto7-a de martoPokeroI Saw the Figure 5 in GoldBurgo de Ŝemiran1945AlĝerioDecembro de 2022Majo9Rotacia motoroDisigo de povojAfganioArkeologiaj lokoj en KalabrioRadostínKroatioKazinoKonĝuTropika jaro5TajvanoNorma datumaroAprilo de 201031-a de decembroRetpoŝto2014Lego (firmao)ĈeĥioIranoSEOHaut-LieuRudolf RößlerWorldometer1939Klano ArmstrongTertremoInformadikoHebrea kalendaroBestisma Partio kun la MedioIndiana flutoLudkartoUzbekioOkraventra kolombo11723 BriankennedyVeliki BirkiKolaĝoPreventa militoLisbono4🡆 More