Reĝinjo

Reĝinjo aŭ dragreĝino (proponita por la angla drag queen) en aktuala geja kulturo estas viro, kiu ŝatas vesti sin per stilo (reĝinjaĵo, drag) de ekstreme buntaj roboj, perukoj, ŝuoj, k.t.p., aŭ imiti famajn stelulinojn de kino kaj popmuziko, por kanti/lipsinkronizi, danci, defili, kaj/aŭ spektakli, en kabaretoj, diskotekoj, gej-fierec-defiloj, aŭ aliaj festoj.

Reĝinjo
Miss Understood

Reĝinjoj antaŭe nomiĝis transvestuloj; sed la vorto transvestulo nun uziĝas plejparte por fetiĉo por aliseksaj vestaĵoj. Oni ne kutime reĝinjas pro kialoj de seksa plezuro. Ankaŭ, la plejparto de transvestuloj estas aliseksemaj, kvankam reĝinjoj kutime estas gejaj.

Ankaŭ, oni ofte traktas reĝinjeco kiel speco de transgenreco, kaj multaj reĝinjoj ja estas. Tamen, multaj (aparte ĉi-tiuepoke) estas cisgenraj gejoj en la cetero de siaj vivoj, dum transgenruloj estas, aŭ volas esti, tiel 24 horojn tage. Efektive, reĝinjado estas laboro aŭ hobio, ne seksa prefero aŭ orientado.

Reĝinja prezentaĵo en kafejo. Tjumeno, Rusio.

Plue, la termino "virin-enpersoniganto" estas miskomprenigema. Kiel la famega usona reĝinjo RuPaul klarigis, "Mi ne enpersonigas virinojn! Kiom da virinoj, kiujn vi konas, portas sep-colajn pikkalkanumajn ŝuojn, du-futan perukon, kaj haŭtmalvastan robon?"

Reĝinjado estas parto de okcidenta geja kulturo - reĝinjoj helpis instigi la Stonewall tumultojn en 1969. En multaj lokoj "virin-enpersonigado" estis kontraŭleĝa, kiu instigis la faman reĝinjon Silvia Rivera al sugesti ke reĝinjoj portu butonon dirantan "Mi estas knabo" por ke oni ne povu akuzi ilin je enpersonigi virinojn.

Kelkaj lesboj estigadas inversan performadon - "reĝĉjoj", drag kings - kiuj uzas ege stereotipajn, satire virŝovinismajn mienojn kaj personecojn.

La estetiko de reĝinjado estas bazita je tre klaŭnecaj celoj kiel humuro, satiro, fiŝercoj, k.t.p. La ideo de camp estas ankaŭ treege grava en la reĝinja stilo.

Bildaro

Referencoj

Vidu ankaŭ

Tags:

AnglaGeja fiereco

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Lurcy-LévisLatina lingvoTokioItalioPeñíscolaZborov (Ukrainio)Puba montoMaskerado ĉirkaŭ la morto1-HeksenoPrintempa Semajno InternaciaSomera Esperanto-StudadoVladimir PutinŜako1275Fluganta SpagetmonstroPsikoza depresio17872-HeksenoLento GoffiMano de IrulegiVojaĝo al KazohinioKantono MarikopaBriteliroTimurĈefuzantoRembrandtFrançois MitterrandPermakulturoOrganizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoDonald TrumpOperatoroKanzonoŜtato PalestinoMonarkioArmena genocidoThe New York TimesAntal FaludiĈinio2-Hepteno2020Alcalà de XivertHronský BeňadikSmolkovSebișAlcalà de Xivert (stacidomo)RIA NovostiČakov (distrikto Benešov)VikinovaĵojSapfoSuntempoL. L. ZamenhofEĥo de MoskvoŜenŝjioHui, Dui kaj LuiZvěstovBonfartoSultanlandoRimana hipotezo2-a de junio🡆 More