Malaja Insularo aŭ Insulhindio (de la latina insula, insulo, kaj Hindio), estas la malnovaj nomoj per kiuj oni konas la insularon lokita inter Malajzio kaj Aŭstralio, nuntempe okupita de la ŝtatoj nome Indonezio, Filipinoj, la insula parto de Malajzio, Timoro kaj Papuo-Nov-Gvineo.
Antaŭ la alveno de eŭropanoj al tiu mondoregiono, ekzistis en ĝi kelkaj civilizoj kaj imperioj, precize la Imperio Sriviĥaja kaj la Imperio Mohopahit.
Malaja insularo | |
---|---|
insularo • grupo • regiono [+] | |
Akvejo | Pacifiko |
Koordinatoj | , 126° 32′ 49″ O -2.080581841855126.546886941732° 4′ 50″ S, 126° 32′ 49″ O |
Areo | 2 000 000 km² (200 000 000 ha) [+] |
Malaja insularo | |
Vikimedia Komunejo: Malay Archipelago [+] | |
Aktuale la toponimo Insulhindio estas neuzata; anstataŭe oni uzas Indonezion aŭ Indonezian Insularon, kio estas malĝusta, ĉar ĝi identigas nur la ŝtaton kiu ekzistas en tiu teritorio. Tamen Malaja Insularo rilatas troe al ŝtato Malajzio, sed ne tiom, ĉar la adketivo malajo estas diferenca de malajzia kaj povas esti uzata for de la ŝtato mem. La insularo ricevis ankaŭ la nomon de Orientaj Hindioj, sub la nederlanda dominado.
Foje oni konsideras, ke la insulo Nov-Gvineo kune kun la najbaraj insuletoj estas enhavataj de la malaja insularo kaj foje oni konsideras, ke ĝi formas apartan blokon kun Aŭstralio.
Krome devas esti enkalkulataj du etaj ŝtatoj, ne tre gravaj pro ties amplekso, sed ja pro ties ekonomia gravo, nome Singapuro kaj Brunejo.
La Malaja Insularo okupas la plej sudorientan parton de Sudorienta Azio kaj temas pri tre grava mondoregiono ekde multaj vidpunktoj, ekzemple pri demografio temas pri la loĝejo de pli ol 300 milionoj de loĝantoj, pri ekonomio jam ekde la mezepoko oni klopodis trovi la vojon el Eŭropo tien precize por komerci aŭ rekte atingi diversajn riĉaĵojn sen kalkuli pri moderna ekonomio de petrolo, multekosta ligno, mineraloj, ktp.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Malaja insularo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.