Ludoviko-Filipo de Orléans (naskiĝis la 6-an de oktobro 1773 en Parizo - mortis la 26-an de aŭgusto 1850 en Claremont, Surrey), (franclingve Louis-Philippe d'Orléans) pli konata dum la franca revolucio kiel la civitano Chartres (le citoyen Chartres) aŭ Egaleco filo (Égalité fils), fariĝis la reĝo de la Francoj ekde 1830 ĝis 1848 kiel Ludoviko-Filipo la 1-a (dum la tiel nomata julia monarkio).
Li estis la lasta franca reĝo kun la oficiala titolo "Reĝo de la Francoj".
Ludoviko-Filipo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Francio | |||||
Regado | 1830 ĝis 1848 | ||||
Antaŭulo | Karlo la 10-a | ||||
Sekvanto | Dua Respubliko | ||||
Persona informo | |||||
Louis-Philippe Ier | |||||
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1773 en Parizo | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 1850 (76-jaraĝa) en Claremont | ||||
Tombo | Dreux Royal Chapel vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio de Orléans vd | ||||
Patro | Louis Philippe II, Duke of Orléans vd | ||||
Patrino | Louise Marie Adélaïde de Bourbon vd | ||||
Gefratoj | Maria Stella • Louis Charles, Count of Beaujolais • Antoine Philippe, Duke of Montpensier • Princess Adélaïde of Orléans • Mademoiselle d'Orléans vd | ||||
Edz(in)o | Maria Amalia of Naples and Sicily vd | ||||
Infanoj | Prince Ferdinand Philippe, Duke of Orléans • Ludovikino el Orleano • Princess Marie of France • Princo Louis (Duko de Nemours) • Princess Clémentine, Princess of Koháry • Prince François, Prince of Joinville • Prince Charles, Duke of Penthièvre • Henriko de Orleano • Prince Antoine, Duke of Montpensier • Princess Françoise of Orléans vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Aktiva dum | 1790–1850 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sinsekve grafo de Valois kaj grafo de Chartres, li subtenis la francan revolucion samkiel sia patro. Li partoprenis kiel generala leŭtenanto en la bataloj de Valmy, Jemappes kaj Neerwinden. Ludoviko-Filipo sekve ekziliĝis al Aŭstrio, kaj ekis migreman vivon : li ekzemple loĝis dum kvar jaroj en Filadelfio (Usono). La alveno de Napoléon Bonaparte, en Francio, plilongigis lian ekzilon.
Post la abdikado de Napoléon, en 1814, Ludoviko-Filipo revenis al Francio, ricevis la titolon de duko de Orléans kaj obtenis la Reĝan Palacon de Parizo kiel loĝejo.
Dum la franca Resurtronigo kaj la reĝadoj de Ludoviko la 18-a kaj Karlo la 10-a, la populareco de Ludoviko-Filipo senĉese plifortiĝis, ĉar li simbolis la politikan opozicion al la plej ortodoksaj monarkistoj (la ultras) kaj ne tute repuŝis la heredaĵojn de la revolucio. Okaze de la franca revolucio de 1830 kaj de la falo de Karlo la 10-a, Ludoviko-Filipo estis proklamita de la deputita asembleo kiel nova reĝo de la Francoj (kaj ne de Francio), ĉar oni timis respublikan ribelon.
Ludoviko-Filipo falis pro la franca revolucio de 1848, kiu starigis la Duan Respublikon. Li devis denove ekziliĝi en Anglio, kie li mortis.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ludoviko-Filipo (Francio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.