La Listo de mondaj heredaĵoj en Tanzanio listigas lokojn de graveco por kultura aŭ natura heredaĵo kiel priskribite en la Konvencio de Monda heredaĵo de Unesko (Organizo pri Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo), establita en 1972.
Tanzanio ratifis la konvencion la 2-an de aŭgusto 1977, igante siajn historiajn lokojn elekteblaj por esti enlistigitaj. Tanzanio havas sep mondajn heredaĵojn de Unesko kaj du el ili estas metitaj sur la Ruĝa Listo de Monda Heredaĵo.
La tabelo listigas informojn pri ĉiu Monda Heredaĵo:
Nomo | Bildo | Loko | Epoko | UNESKO datumoj | Priskribo | Referenco |
---|---|---|---|---|---|---|
Ngorongoro | Regiono Arusha | Moderna, antaŭ 3,6 milionoj da jaroj | 39; 1979; (iv),(vii),(viii),(ix),(x) | La naturprotektejo Ngorongoro estas kultura kaj natura Monda heredaĵo. La naturprotektejo estas ejo de la kratero Ngorongoro, la plej granda kaldero de la mondo kaj la diversaj prahistoriaj lokoj. La areo ankaŭ enhavas diversajn endanĝerigitajn sovaĝajn bestojn kaj la Masaja tribo kunekzistas kun la bestoj. | ||
Ruinoj de Kilwa Kisiwani kaj Ruinoj de Songo Mnara† | Kilwa Kisiwani | 13-a ĝis 16-a jarcento | 144; 1981; (iii) | La ruinoj estas de praaj havenurboj konstruitaj de la arabaj regantoj de la orientafrika marbordo dum la 13-a jarcento. La ruinoj estas konsiderataj en danĝero pro la daŭra difekto de la posedaĵo pro naturaj kaj homaj agoj. | ||
Nacia Parko Serengeti | Regiono Arusha & Regiono Mara | N/A | 156; 1981; (vii),(x) | La nacia parko Serengeti gastigas unu el la plej grandaj migradoj de mamuloj en la mondo. La jara migrado de herbovoruloj kaj karnovoruloj estas unu el la plej impresaj vidindaĵoj en la mondo. | ||
Ĉasrezervejo Selous† | Regiono Iringa & Regiono Morogoro | N/A | 199; 1982; (ix),(x) | La ĉasrezervejo Selous havas areon de 50 000 km², nome tiu de multaj fremdaj landoj. La rezervejo estas ejo de vasta malsameco en vegetaĵaro kaj grandaj mamuloj. La loko estas konsiderata en danĝero pro la kreskantaj kvantoj de ŝtelĉasado. | ||
Nacia Parko Kilimanĝaro | Regiono Kilimanĝaro | N/A | 403; 1987; (vii) | La nacia parko enhavas la Kilimanĝaron, la plej altan punkton en Afriko. La neĝokovrita monto estas ĉirkaŭita de senfinaj ebenaĵoj de savano. La parko ankaŭ enhavas multajn grandajn mamulojn, iuj el ili estas endanĝerigitaj. | ||
Ŝtonurbo de Zanzibaro | Zanzibaro | Epoko de araba sklavkomerco | 173; 2000; (ii),(iii),(vi) | La ŝtonurbo Zanzibaro estas labirinto de kunfandiĝo de multnombraj kulturaj influoj, kiujn la urbo spertis dum jarcentoj. La antikva urbo ankoraŭ konservas araban, persan, hindan kaj marbordan kulturojn. La urbo estas la kultura ĉefurbo de la svahila lingvo. | ||
Rokpentraĵoj de Kondoa | Distrikto Kondoa | 5-a jarcento | 1183; 2006; (iii),(vi) | La rokpentraĵaj ejoj estas disigitaj tra la tuta Rifta Valo kaj ekzistas tie de pli ol 2000 jaroj. La rokpentraĵoj prezentas amasojn da historiaj informoj pri la evoluo de homoj dum la epoko de ĉasistoj-kolektistoj. |
Aldone al la sep oficialaj lokoj, Tanzanio konservas provliston de kvin pliaj lokoj, provizitan de la ŝtata partio de Tanzanio.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo List of World Heritage Sites in Tanzania en la angla Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Listo de mondaj heredaĵoj en Tanzanio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.