Lipo (en latina labia oris) estas ĉiu el la du moveblaj karnorandoj de la buŝaperturo, kiu kovras la dentojn kaj helpas la homan parolon.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lipo (apartigilo) |
Lipoj | |
---|---|
Lipoj | |
klaso de anatomia unuo | |
latine | labia oris |
Fari diklipon signifas montri malkontentiĝon, antaŭenigante la lipojn (buŝpintigi, lipmieni).
La virinoj ofte farbigas la lipojn por akiri belecon. Kelkaj riĉaj virinoj eĉ dikigas, operacias la lipojn por altiri pli grandan seksan atenton.
Filtrumo aŭ philtrum (en latina philtrum, en greka φίλτρον filtron) estas vertikala sulko inter nazo kaj supra lipo (PIV). Ĝi estas limigita de du malaltaj krestetoj en la haŭto kiu ĉirkaŭas ĝin.
Lipo estas la supra aŭ la suba malsupren-kliniĝanta parto de gamopetala korolo, precipe labiacoj (nomata ankaŭ lipacoj) kaj skrofulacoj. (labio estas la suba lipo de labiata korolo)
Leporlipo aŭ fendlipo estas denaska misformiĝo, ĉe kiu la supra lipo estas fendita.
Ekzistas pluraj proverboj pri lipo/j en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lipo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.