MURÁTI Lili (muraȘti) estis hungara aktorino naskita en Nagyvárad la 22-an de julio 1914 kaj mortinta en Madrid la 16-an de aprilo 2003.
Lili Muráti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Muráti Teodóra Aurélia |
Naskiĝo | 22-an de julio 1911 en Oradea |
Morto | 16-an de aprilo 2003 (91-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Hispanio |
Familio | |
Patro | Frigyes Muráti |
Edz(in)o | János Vaszary |
Okupo | |
Okupo | aktoro • verkisto • teatra aktoro |
Lili Muráti studis en aktorlernejo de Szidi Rákosi. Ŝian talenton malkovris Artúr Bárdos. En 1932 ŝi ludis en Budapeŝto en Művész Színház, ekde 1932 ĝis 1934 en Teatro Belvárosi, ekde 1934 en Teatro Magyar, ekde 1934 ĝis 1941 en Gaja Teatro kaj Pesti Színház, en 1943–1944 en Andrássy Színház. En 1945 kun sia edzo, János Vaszary ŝi iris eksterlanden. Ili en 1947 loksidiĝis en Hispanujo. Ŝi baldaŭ fariĝis ankaŭ tie gvidantaktorino. Inter 1948–1950 ŝi estis anoncistino de la hungarlingva elsendo de la hispana radio. Inter 1950–1963 ŝi ludis kun sia aktortrupo en hispanaj teatroscenejoj. En 1966 ŝi gastrolis en Argentino. Ŝi ludis en pluraj hungaraj kaj hispanaj filmoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lili Muráti, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.