Lifto estas aparato, kiu estas destinita por levi kaj mallevi aĵojn kaj pasaĝerojn en vertikala ŝakto.
Laŭ Francisko Azorín lifto estas Aparato por suprenlevi personojn aŭ objektojn, al la diversaj etaĝoj de domo aŭ konstruo. Li indikas etimologion el la latina elevare (levi).
Ĝi konsistas el:
(Ŝakto ne estas montrita)
La kajuto pendas en la ŝakto per la kablo. La kablo iras tra la kondukilo kaj en la alia fino de la kablo pendas kontraŭpezilo. La motoro per la kondukilo povas movi la kajuton.
La rega aparato regas pordojn de la kajuto kaj la motoron.
Operacio de lifto estas en tiu ordo:
Speciala tipo da lifto estas la paternosterlifto. Ĝi konsistas el senfina ĉeno kun kajutoj sen pordo kiu daŭre malrapide movas.
Laŭ Plena Vortaro, kontraŭe al la angla lingvo, elevatoro havas alian signifon ol lifto, kaj estas aparato por suprenlevi pezajn ŝarĝojn, varojn, eĉ ŝipojn.
Ankaŭ Francisko Azorín agnoskas la terminon elevatoro kiel Levigilo, lifto por ŝarĝoj, por varoj. Kaj li indikas etimologion el la latina elevare el ex + levare (fore levi).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lifto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.