Lester Bowles PEARSON (23a de Aprilo 1897 – 27a de Decembro 1972) estis kanada fakulo, politikisto, militisto, ĉefministro, kaj diplomato, kiu ricevis la Nobel-premion pri paco en 1957 pro la organizo de la Urĝofortoj de Unuiĝintaj Nacioj por solvi la konfliktan situacion de la Suezkanala krizo.
Li estis la 14a ĉefministro de Kanado el 1963 ĝis 1968, kiel estro de du sinsekvaj liberalminoritataj registaroj post la balotoj de 1963 kaj 1965.
Lester B. Pearson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Lester Bowles Pearson | ||||
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1897 en Toronto | ||||
Morto | 27-an de decembro 1972 (75-jaraĝa) en Otavo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | hepata kancero vd | ||||
Tombo | Wakefield vd | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Universitato de Toronto • St John's College • Peterborough Collegiate vd | ||||
Partio | Liberala Partio de Kanado vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Maryon Pearson vd | ||||
Infanoj | Geoffrey Pearson vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • glacihokeisto • diplomato • historiisto • militisto vd | ||||
Aktiva en | Otavo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum la periodo de Pearson kiel ĉefministro, liaj liberalminoritataj registaroj enkondukis universalan sansistemon, la kanadan studentpruntan programon, la kanadan pensionplanon, la Ordenon de Kanado, kaj la Flagon de Kanado. Lia liberalminoritata registaro ankaŭ unuigis la kanadajn armitajn fortojn. Pearson kunvenigis la enton Reĝa Komisiono pri Dulingvismo kaj Multkulturismo, kaj tedis Kanadon ekster la Vjetnama Milito. En 1967, lia registaro aprobis la leĝon Bill C-168, kiu "de facto" abolis la aplikadon de la mortopuno en Kanado limigante ĝin al malmultaj esceptoj, pro kio ĝi neniam estis uzita, kaj kiu finfine estis rekte abolita en 1976. Per tiuj plenumoj, kune kun sia trarompa laboro en la Unuiĝintaj Nacioj kaj en internacia diplomatio, kiu inkludis lian rolon en la finigo de la Sueza Krizo, Pearson estas ĝenerale konsiderata inter la plej influaj kanadanoj de la 20a jarcento kaj estas rangigita inter la plej gravaj kanadaj ĉefministroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lester B. Pearson, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.