Leonid Kuprijanovich (ruse Леонид Иванович Куприянович; naskigis la 14-an de julio 1929 en Moskvo, RSFSR, Sovetunio — mortis la 1-an de januaro 1996) estis sovetia radioinĝeniero kaj populariganto de la altfrekvenctekniko (HF).
Li evoluigis sendratan telefonsistemon en la malfruaj 1950-aj jaroj kiu estis efektivigita en Sovetunio kaj aliaj landoj. Jam en 1957, li faris porteblan radion en grandeco de alumetujo, pezanta nur 50 gramojn. La radio povis funkcii sen ŝanĝi la potencon dum 50 horoj kaj disponigis komunikadon dum 2 km. La fama usona "walkie talkie" aperis poste, estis pli granda kaj "superontis" 100-400 metrojn.
Leonid Kuprijanoviĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1929 en Moskvo |
Morto | 30-an de novembro 1993 (64-jaraĝa) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero • inventisto |
En 1957 li prezentis la unuan modelon de la portebla radiotelefono en la mondo, la aparaton LK-1, kiu skizis la fundamentajn principojn de poŝtelefono. Tial li estas konsiderata kiel la inventinto de la portebla telefono, poste pluevoluiginta al poŝtelefono kaj saĝtelefono.
Kupriyanovich kreis plibonigitajn modelojn de la aparato, Antaŭ 1963 li rafinis sian inventon kaj komencis vendi la sistemon "Altai", mangrandan poŝtelefonon kiu funkciis en 114 urboj de Sovetunio kaj antaŭiris de 10 jaroj la poŝtelefono de Motorola.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Leonid Kuprijanoviĉ, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.