Huddie William LEDBETTER (20a de Januaro, 1888 – 6a de Decembro, 1949) estis afrik-usona kantisto kaj muzikisto de bluso kaj popola muziko.
Li estis fama pro sia forta voĉo, virtuozismo per dekdu-korda gitaro, kaj la popolkantaj normigoj kiujn li enkondukis. Li estis plej bone konata kiel Lead Belly. Kvankam multaj registrolistoj literumis lin kiel "Leadbelly", li mem verkis "Lead Belly", kio estas ankaŭ la literumado sur lia tomboŝtono kaj la literumado uzita de la Fondaĵo Lead Belly.
Lead Belly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Huddie William Ledbetter |
Aliaj nomoj | Lead Belly • Walter Boyd |
Naskiĝo | 20-an de januaro 1888 en Luiziano |
Morto | 6-an de decembro 1949 (61-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | amiotrofa lateralsklerozo |
Tombo | Mooringsport |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Luiziano |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Martha Promise |
Okupo | |
Okupo | akordionisto • gitaristo • kantisto • surstrata artisto • komponisto |
Verkoj | The Midnight Special and Other Southern Prison Songs |
TTT | |
Retejo | http://www.leadbelly.org/ |
Lead Belly kutime ludis dekdu-kordan gitaron, sed li ankaŭ ludis pianon, mandolinon, harmonikon, violonon, kaj "windjammer" (diatona akordiono). En kelkaj registraĵoj, li kantis dum aplaŭdado aŭ piedoklakado.
La kantoj de Lead Belly kovris ampleksan gamon de ĝenroj kaj temoj kiel gospelo; bluso pri virinoj, drinkado, prizonvivo, kaj rasismo; kaj popolkantoj pri vakeroj, prizono, laboro, maristoj, bovobredado, kaj dancado. Li verkis kantojn ankaŭ pri personoj el la novaĵoj, kiel Franklin D. Roosevelt, Adolf Hitler, Jean Harlow, la boksisto Jack Johnson, la junuloj de Scottsboro kaj Howard Hughes. Lead Belly estis metita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1988 kaj en la Luiziana Muzikfamula Promenejo en 2008.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lead Belly, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.