Jean HARLOW (denaske Harlean Harlow Carpenter; 3a de Marto, 1911 – 7a de Junio, 1937) estis usona aktorino.
Jean Harlow | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean Harlow | |||||
Naskonomo | Harlean Harlow Carpenter | ||||
Naskiĝo | 3-an de marto 1911 en Kansasurbo | ||||
Morto | 7-an de junio 1937 (26-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | rena malfunkcio vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Lake Forest Academy • The Barstow School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patrino | Jean Harlow vd | ||||
Edz(in)o | Paul Bern • Harold Rosson vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Jean Harlow vd | ||||
Okupo | aktoro vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1928–1937 vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Konata pro sia ludado de roluloj de "bad girl" (malica junulino), ŝi estis la ĉefa seksosimbolo de la komencaj 1930-aj jaroj kaj unu el la difinaj figuroj de la antaŭkoda epoko de la usona kinarto. Ofte kromnomita la "Bomba Blondulino" kaj la "Platena Blondulino", Harlow estis populara pro siaj roluloj kiel "Laughing Vamp" (ridetanta fatala virino). Harlow agadis en la kinindustrio dum nur naŭ jaroj, sed ŝi iĝis unu el la plej grandaj filmostelulinoj de Holivudo, kies bildo en la publiko restis dum longe. En 1999, la Usona Kininstituto rangigis Harlow kiel 22a en sia listo de plej grandaj legendaj virinoj en klasika Holivuda kino.
Harlow estis dekomence dungita de la komerca magnato Howard Hughes, kiu reĝisoris ŝian unuan gravan rolon en Hell's Angels (1930). Post serio de malsukcesaj filmoj laŭ la kritiko, kaj perdo de intereso de Hughes en ŝia kariero, Metro-Goldwyn-Mayer aĉetis la kontrakton de Harlow en 1932 kaj modelis ŝin por ĉefroloj en serio de sukcesoj konstruitaj sur ŝia komedia talento: nome Red-Headed Woman (1932), Red Dust (1932), Dinner at Eight (1933), Reckless (1935) kaj Suzy (1936). La populareco de Harlow rivalis kaj poste superis tiujn de la ĉefaj virinoj de MGM nome Joan Crawford, Greta Garbo kaj Norma Shearer. Ŝi mortis 26-jaraĝa pro rena malsufiĉo dum la filmado de Saratoga. MGM finkompletigis la filmon per uzado de korpaj dublantinoj kaj publikigis ĝin malpli ol du monatojn post ŝia morto; ĝi iĝis la plej sukcesa filmo de MGM de 1937, aame kiel la plej enspeziga filmo de ŝia kariero.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jean Harlow, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.