La kavaliro en la panterfelo (kartvele ვეფხისტყაოსანი Vepĥistkaosani) estas fama eposo verkita en la 12-a jarcento (kvankam la konservita kopio estas de la 16-a jarcento) de la kartvela poeto Ŝota Rustaveli, kasisto (Meĉurĉletuĥucesi) de la reĝino Tamara de Kartvelio.
La kavaliro en la panterfelo kelkfoje estas konsiderata la nacia eposo de Kartvelio. Ĝi estis unuafoje presita en 1712 en Tbiliso.
ვეფხისტყაოსანი | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Ŝota Rustaveli |
Lingvoj | |
Lingvo | kartvela lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1180 |
Ĝenro | epopeo |
En la eposo, Rustaveli parolas pri la humanismaj idealoj de la mezepoka Eŭropo: kavalireco, amo, amikeco, korteza amo, kuraĝeco kaj bonŝanco. La herooj de la poemo estas kuraĝaj, filantropaj kaj bonvolaj, kvankam ili estas ne nur kartveloj. La regionoj de Arabujo, Ĉinujo kaj Barato aperas en la poemo.
La historio temas pri pasia serĉado de virino, simbolo de la suno, forkaptita al la okcidento trans la maro, fare de kavaliro kiu prenas sur sin mem tasko liberigi ŝin.
Ankaŭ la hungara pentristo Mihály Zichy faris ilustraĵojn por la libro.
Aktuale aĉetebla traduko en Esperanto estas: Ŝota Rustaveli: Kavaliro en tigra felo. Traduko al Esperanto de Zurab Makaŝvili. Lingve reviziis Renato Corsetti. 2-a, reviziita eldono. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2018, ISBN 978-2-36960-133-3 (= MAS-libro n-ro 205).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La kavaliro en panterfelo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.