La Kumika Lingvo (ankaŭ Qumuq, Kumuk, Kumuklar, kaj Kumyki) (Кумык) estas Tjurka lingvo, parolata de ĉirkaŭ 200 mil parolantoj (la Kumikoj) en la respubliko Dagestano de la Rusa Federacio.
Kumika lingvo | |
Кумык | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Kipchak–Cuman | |
Parolata en | Rusio |
Regiono | Dagestano |
Parolantoj | 282 000 |
Skribo | Kumyk alphabet, cirila alfabeto, latina alfabeto, araba skribo |
Lingvistika klasifiko | |
Altaja | |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | kum |
Glottolog | kumy1244 |
Angla nomo | Kumyk |
Franca nomo | koumyk |
La Kumikan oni skribadis per la Araba skribsistemo ĝis 1928, la Latina skribsistemo uziĝis dum 1928-1938, kaj la Cirila ekde tiam.
Ĝin jam forte influis la Azera kaj la Dargva, kaj ankaŭ la Rusa dum la ĵus pasinta jarcento.
Yırçı Qazaq (pron. Jirĉi Kazak) (naskiĝinta en 1839) kutime konsideratas fondinto de la Kumika literaturo.
La unuaj regulaj gazetoj kaj revuoj aperis en 1917-18. Aktuale, la gazeto Ёлдаш ([joldAŝ], Kunulo, rektasence "kuniranto", "iranta la saman vojon"), la posteulo de la Sovet-eraa Ленин ёлу ([lenin jolU], Vojo de Lenin) presas ĉirkaŭ 5 000 ekzemplerojn 3 foje ĉiusemajne.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kumika lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.