Kristnaska Viro, Paĉjo Kristnasko aŭ Kristnaska Paĉjo estas traduko de diverslingvaj versioj de fikcia kristnaska donacoportanto, kies fonto origine estas la figuro de Avo Frosto aŭ Sankta Nikolao.
Santa Claus ([sent(e)KL(O)Z], estas nordamerika angligo de la nederlanda "Sinterklaas", kiu laŭvice estas formo de "Sankta Nikolao". "Paĉjo Kristnasko" estas esperantigo de la brita angla Father Christmas [fad(a) KRISmes].
Kristnaska Viro | |
---|---|
legenda sanktulo • alportanto de kristnaskaj donacoj • mita persono • reklama rolulo • filma rolulo • rolulo en bildliteraturo • movbilda persono • literatura rolulo • rolulo de japana movbildo • fikcia homo | |
Kreita de | nekonata valoro |
Verko | Dashing Through the Snow The Ultimate Christmas Present 'Twas the Night A History of New York Up on the House Top Old Santeclaus with Much Delight A Visit from St. Nicholas The Life and Adventures of Santa Claus A Kidnapped Santa Claus Queer Visitors from the Marvelous Land of Oz La Vojo al Oz The Shanty Where Santy Claus Lives Jolly Old Saint Nicholas Santa Claus Conquers the Martians St. Nicholas |
Rolita de | Kevin Hart, John B. Lowe, Jefferson Mappin |
Informoj | |
Eble sama | Patro Kristnasko • Avo Frosto • Sinterklaas • Saint Nicholas • Joulupukki |
Sekso | vira |
Loĝloko | Santa Claus village, Santa Claus Land |
Okupo | toy maker • distribution manager |
Edzo/Edzino | Kristnaska Virino |
Infanoj | Santa Claus' daughter |
Laŭ fikciaj kristnaskaj libroj, kantoj kaj filmoj, La Kristnaska Viro estas maljuna dikulo kun longa, blanka barbo, kiu portas ruĝan kaj blankan kostumon, stiras flugantan sledon kiu estas tirata de boacoj kaj liveras donacojn dum Kristnaska antaŭnokto. Li loĝas en la Norda Poluso kun sia edzino, Sinjorino Claus. Tie li havas grandan fabrikon de ludiloj, kie laboras multaj elfoj tra la jaro. En la antaŭnokto de Kristnasko li liveras la donacojn per sia fluganta sledo. Li eniras domojn ne tra la pordego, sed tra la kamentubo. Li ne nur liveras la donacojn, sed ankaŭ enmetis dolĉaĵojn kaj ludiletojn en la ŝtrumpojn pendigitajn apud la kameno. (Tiu lasta kutimo devenas de la historia Sankta Nikolao). Li ofte ridas. La Kristnaska Viro estas ĉioscia: li scias ĉu vi estas bona aŭ malbona dum la jaro kaj havas grandan liston de infanoj kaj ilia boneco. Li ofte revizias kaj kontrolas la liston. Se vi estas malbona dum la jaro, li donacos al vi bulon de karbo, ne ludilon.
La nomoj de la flugantaj boacoj de Santa Claus estas: Dasher, Dancer, Prancer, Vixen, Comet, Cupid, Donder kaj Blitzen. Je 1964, li akiris novan boacon, Rudolph, kies nazo estas ruĝa kaj lumas (por gvidi la sledon tra la nebulo).
En la menso de multaj infanoj en Usono, Kristnasko ne estas festo de Kristo, sed la festo de Santa Claus. En la menso de multaj plenaĝuloj, Santa Claus estas simbolo de la bedaŭrinda komercigado de la sankta tago de Kristnasko.
Nur en 20-a jarcento Santa Claus iĝis populara per propagando de The Coca-Cola Company, kiu produktas Kokakolaon. Tiu firmao faris propagandan kampanjon kun figuro de la Kristnaska Viro, kiu uzis la kolorojn de la kompanio, kaj tio forte popularigis la figuron, ne nur en Usono sed ankaŭ en aliaj partoj de la mondo influitaj de usona kulturo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kristnaska Viro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.